Page 198 - heleco-96
P. 198
undation. La Molekula Biologia Centro, kiu
portas la nomon de Severo Oĉoo, estis inaŭ-
gurita en septembro de 1975 far la tiamaj ge-
princoj, poste gereĝoj, de Hispanio, Johano
Karlo de Burbono kaj Sofia de Grekujo. Inter
la multaj amikoj kaj kolegoj de Severo kiuj
ĉeestis la inaŭguron estis Arthur Kornberg, kiu
kune kun aliaj kolegoj, eldonis libron titolitan
«Reflections in Biochemistry» en kiu kunlabo-
ris la scienculoj partoprenintaj la Simpozion.
La kovrilpaĝo de la libro estis iu desegnaĵo
de Salvador Dalí preparita por soleni tiom me-
morindan okazon.
Severo Oĉoo dividis sian agadon en la Insti-
tuto Roche por Molekula Biologio en New
Jersey kun siaj restadoj en la Molekula Bio-
logia centro en Madrido, kie li gvidis grupon
de esplorado pri la inicaj mekanismoj de pro-
teina biosintezo kunlabore kun siaj iamaj dis-
ĉiploj Cesar de Haro kaj José Manuel Sierra.
En 1985 Severo definitive revenis en Hispa-
nion, kaj al la laborado en la Centro kiu por-
tas lian nomon. Malmultajn monatojn post ilia
reveno, konkrete en majo de 1986, mortis lia
edzino, Carmen, kiu ĉiam estis ia granda apo-
go por li. Li neniam releviĝis el tiu perdo;
fakte, de tiam li ne plu publikigis iun ajn
laboraĵon, la lasta el liaj sciencaj laboroj ape-
ris en 1986, antaŭ la morto de lia edzino,
kiam li estis jam 81-jara. En 1987 li iĝis
membro de la Reĝa Nacia Akademio de
Medicino de Hispanio kaj estis nomumita
prezidanto de la Fonduso Jiménez Díaz. Dum
tiuj lastaj jaroj de lia vivo en Hispanio, li
ĉiam ĝuis la simpation de la civitanoj de la
lando. Li atribuis tiun famon al la fakto ke en
ĉi tiu lando estas tre malmultaj Nobel-premi-
itoj, kaj krom li, neniu pri Medicino.
Li mortis la 1-an de novembro de 1993. Liaj
postrestaĵoj ripozas kune kun tiuj de lia edz-
ino en la tombejo de Luarko.
198