Page 191 - heleco-96
P. 191

Severo Ochoa de Albornoz, kiun ni de nun nomos, en Esperanto, Severo Oĉoo,
            estis hispana kaj astura scienculo famkonata je tutmonda skalo, kiu ricevis en
            1959 la Nobel-premion pri Medicino.
            Li naskiĝis en Luarko la 24-an de septembro de 1905. Liaj gepatroj estis la ad-

            vokato Severo Manuel Ochoa kaj Carmen de Albornoz, fratino de la politikisto
            Álvaro de Albornoz kiu iam rolis kiel Registar-prezidento en la ekzilo. Severo
            estis la lasta el la sep filoj de tiu geparo. Dum lia infanaĝo la familio translok-

            iĝis al Ĥiĥono por loĝado kaj en tiu ĉi urbo Severo komencis sian lernadon.
            Kiam li estis sepjara, lia patro mortis. Kronika bronkito de lia patrino kaŭzis ke
            la  familio  translokiĝu  al  Malago,  kie  ili  restadis  de  meze  de  septembro  ĝis

            meze de junio, kiam ili  revenis al Luarko por la someraj ferioj. En Malago,
            Oĉoo unue ĉeestis Lernejon de la Jezuitoj kaj poste li lernis en Gimnazio kaj tie
            iu instruisto, Eduardo García Rodeja, vekis en li intereson pri Natursciencoj.

            En 1922 li komencis sian studadon por licencio en la Facultato de Medicino de
            la Universitato de Madrido. Lia intenco ne estis roli kiel kuracisto, sed tiutem-
            pe estis necesa tia studo por dediĉiĝi al la biologio. Li ne sukcesis plenumi sian
            revon studi subgvide de la fama doktoro Santiago Ramón y Cajal. Alia scienc-

            ulo kiu tre influis sur li estis la profesoro Juan Negrín. Ĉi tiu oferis al Oĉoo kaj
            al ĉi ties amiko José García Valdecasas la eblon fari esploradon en sia laborato-
            rio ĉe la Studenta Residenco, sugestante al ili la izoligon de la kreatinino el uri-

            no kiel temo de laboro. Ambaŭ studentoj dezajnis simplan mikro-metodon por
            determini la kreatinan koncentriĝon en muskolo. Cele apliki ĉi tiun mikro-meto-
            don kaj lerni la anglan lingvon, Oĉoo pasigis du somerajn monatojn en Glasgo-
            vo, en la laboratorio de Noel Paton. Reveninte en Madridon, li publikigis la la-

            boron kune kun Valdecasas en la prestiĝa usona revuo Journal of Biological Che-
            mistry. Jarojn poste, Severo Oĉoo apartenis al la Redakcia Komitato de tiu re-
            vuo kaj estis prezidanto de la Usona Socio de Biologia Kemio. En 1927, kune

            kun Hernández Guerra, helpa instruisto de la katedro de Negrín, Oĉoo verkis li-
            bron pri Biokemio por studentoj de Fiziologio, kiu estis publikigita sub la titolo
            "Elementoj de Biokemio".

            Post pasigi plurajn jarojn en gastejo, li atingis lokon en la Studenta Residenco,
            estrita de Alberto Jiménez Fraud. Tie Severo havis okazon aŭskulti prelegantojn
            kiel Maria Kurio kaj Alberto Ejnŝtejno, kaj loĝi, inter aliaj, kun Federico García

            Lorca, Salvador Dalí kaj Luis Buñuel. Post fini sian primedicinan studadon en
            1928, li estis akceptita en la laboratorion de Otto Meyerhof, kiu laboris en la

                                                              191
   186   187   188   189   190   191   192   193   194   195   196