Page 190 - heleco-96
P. 190
igo de publika financo al baza scienca esplor-
ado, li rolis kiel direktoro de esplorado de la
Departemento pri Aplikita Matematiko kaj
Teoria Fiziko de Kembriĝo. En aŭgusto de
2015, li diris, ke ne ĉiuj informoj perdiĝas,
kiam io eniras nigran truon kaj eblus eltiri
informojn el nigra truo laŭ lia teorio. En julio
2017, li estis premiita per Honora Doktoreco
de Imperial College London. Lia lasta arti-
kolo: Ĉu ia milda eliro el la eterna inflacio?
estis postmorte eldonita en la Journal of
High Energy Physics la 27an de aprilo 2018.
Haŭkingo mortis en sia hejmo en Kembriĝo
la 14-an de marto 2018, estante 76-jara. Lia
familio deklaris, ke li «mortis pace». Li estis
laŭdita de figuroj en scienco, distro, politiko
kaj aliaj areoj. La flago de Gonville kaj Caius
College flugis ĉe duonmasto, kaj libro de
kondolencoj estis subskribita de studentoj kaj
vizitantoj. Kurioze, Haŭkingo naskiĝis en la
300-a datreveno de la morto de Galileo kaj
mortis en la 139-a datreveno de la naskiĝo de
Ejnstejno. Lia privata funebro okazis je la
dua posttagmeze de la 31a de marto 2018, en
la Preĝejo de Sankta Maria, Kembriĝo. Kvan-
kam Haŭkingo estis ateisto, la funebraĵo oka-
zis kun tradicia anglikana diservo. Post la
kremo, servo de dankado okazis ĉe la Abat-
ejo de Westminster la 15an de junio 2018,
post kiu liaj cindroj estis intermiksitaj en la
navo de la Abatejo, inter la tomboj de Sir
Isaac Newton kaj Charles Darwin.
Li dispoziciis, almenaŭ dek kvin jarojn antaŭ
sia morto, ke la ekvacio de Bekenstein-Haw-
king-entropio estu lia epitafo. En junio de
2018, estis anoncite, ke la vortoj de Stefano
Haŭkingo fiksitaj al muziko de la greka kom-
ponisto Vangelis, estu sendata al la spaco ek-
de antena parabolo de la Eŭropa Spac-agent-
ejo en Hispanio kun la celo atingi la plej
proksiman nigran truon, 1A 0620-00.
190