Page 193 - heleco-96
P. 193

po je scienco pri kiu li revis okupiĝi. Tamen
            pro la apogeo de la naziistoj en Germanio, la
            situacio  de  Meyerhof  iĝis  neeltenebla  kaj  li
            devis elmigri al Parizo en aŭgusto de 1937,

            kvankam antaŭe li atingis por Severo stipen-
            dion por sesmonata laborado en la Marine Bio-
            logical  Laboratory  en  Plymouth.  Tie  Carmen

            helpis sian edzon kaj publikigis kune iun la-
            boraĵon per la prestiĝa revuo Nature pri la en-
            zima fosforiligo de la muskoloj en la senver-

            tebruloj kaj ĝia kozimasa enhavo; por tiu labo-
            ro  ili  uzis  langustojn,  kiujn  poste  ili  manĝ-
            adis. Poste Oĉoo akiris subvencion de la Nutt-

            field-Fondaĵo  por  labori  kun  Rudolph  Peters
            en la Fako de Biokemio en Universitato Oks-
            fordo  pri  la  rolo  de  vitamino  B1  kaj  la  ko-
            karboksilaso  en  la  oksidado  de  la  piruvato.

            Sed  post  du  jaroj,  lia  restado  en  tiu  labora-
            torio denove frustriĝis pro la dua mondmilito.
            La geedzoj Oĉoo decidis translokiĝi al Uso-

            no. Severo estis akceptita por labori en la la-
            boratorio Cori.
            En aŭgusto de 1940 ili transis la Atlantikon
            por ke Severo laboru kiel vizitanta esploristo

            en la Washington University School of Medici-
            ne en St Louis. Tamen, por atingi la koncer-
            nan vizon li devus enspezi 2000 dolarojn, kio

            eblis nur kiam la fondaĵo Rockefeller provi-
            zis tiun sumon. La laboro en la laboratorio de
            Cori estis por  Oĉoo iome  frustriga  ĉar  el ĝi

            eliris neniu rezultoj, kvankam li akiris bonan
            sperton  pri  praktikado  kun  enzimoj  kaj  fos-
            foriligitaj komponaĵoj de karbonhidrata me-ta-

            bolo.  En  1942,  li  akceptis  postenon  por  es-
            plorado kun stipendio de Williams-Waterman
            Fund  de  la  Research  Corporation  por  labori
            du jarojn en la Fako de Medicino de la Nov-

            jorka Universitata Fakultato, okupante provi-
            zore iun spacon en la Psikiatria Hospitalo de
            Bellevue.  Tie  komenciĝis  lia  scienca  sende-

            pendeco,  kvankam  ankoraŭ  ne  la  akademia,

                                                              193
   188   189   190   191   192   193   194   195   196   197   198