Page 195 - heleco-96
P. 195
aferoj en rilato kun ĝi. En aprilo de 1943
Oĉoo faris sian unuan prelegon kun la titolo
«La fosfata ligo en la oksidado de piruvika
acido». Laŭlonge de sia scienca vivo en Nov-
jorko, Oĉoo prezentis la plej multajn el la ĉe-
faj malkovroj de sia laboratorio. Komence de
1947 Warren Weaver, direktoro de la Sekcio
pri Naturaj Sciencoj de la Rockefeller-fondu-
so, faris enketon petante al malgranda grupo
de biokemiistoj laborantaj en Usono sian opi-
nion pri la valoro de kelkaj sciencistoj, inter
ili Oĉoo. En la fina listo, ordigita laŭ la grado
de pritakso akirita, Oĉoo estis la kvara en la
vico, antaŭita de Carl Cori kiu viciĝis unue,
Joseph Fruton kaj Northrop. Tio estas, Seve-
ro Oĉoo estis inter la kvar sciencistoj plej alte
taksataj de siaj kolegoj en 1947.
Ĉi tiuj estis la komencoj de la scienca progre-
so de Severo Oĉoo. En 1953 aliĝis al ĉi ties
laboratorio Marianne Grunberg-Manago, fran-
ca scienculino, rusdevena, kies nomo restis
tre ligita al tiu de Severo Oĉoo pro la grava
laboro kiun ili faris kune. Somere de 1954
Oĉoo translokiĝis, kiel estro de la Fako, al la
nova konstruaĵo de la katedro de Biokemio,
kie li daŭre laboris pri la citrita acida ciklo,
grave kontribuante al la klarigado de la esen-
caj etapoj de ĉi tiu ciklo. Li ankaŭ laboris pri
fotosintezo kaj pri metabolo de grasaj acidoj,
inter aliaj projektoj. Tiujare mem, daŭrigante
siajn studojn pri oksidativa fosforilado, la la-
boro farita de Marianne Grunberg-Manago
kaŭzis la malkovron de iu enzimo, polinu-
kleotida fosforilaso, kapabla sintezi envitre ri-
bonuklean acidon (RNA), el ribonukleosi-
dodifosfatoj. Ĉi tiu laboro, publikigita en 1955
kiel letero al la redaktoro de la Revuo por la
American Chemical Society, igis ke Oĉoo gaj-
nis la Nobel-premion pri medicino en 1959.
Ĉi tiun premion li kungajnis kun sia iama
disĉiplo kaj amiko Arthur Kornberg, ĉi lasta
195