Page 197 - heleco-96
P. 197

la Biokemio kaj Molekula Biologio, ĉiam en
            la  avangardo  de  tiuj  sciencoj  kaj  kontribu-
            ante  al  ties  disvolvigo.  Lia  vivo  povas  esti
            konsiderata  kiel  resumo  de  la  historio  de  la

            nuntempa Biokemio kaj de la bazoj de la Mo-
            lekula  Biologio.  Li  entuziasme  paroladis  en
            sia grupo kaj neniam havis sekretojn pri sia

            laboro. Kiam li decidis  sekvi la karieron de
            biokemio, li volis lerni kiel eble plej kaj estis
            en multaj laboratorioj por tion fari. Li ne ĝuis

            stabilan situacion ĝis je lia 39-jaraĝo, kaj tio
            dank’ al lia edzino, Carmen, kiu instigis lin
            akcepti  la  postenon  kiun  oni  oferis  al  li  en

            Nov-jorko anstataŭ sekvi subombre de presti-
            ĝaj scienculoj.
            Severo Oĉoo estis Prezidanto de  Harvey So-
            ciety  (1953-1954),  de  la  American  Society  of

            Biological  Chemistry  (1958-1959),  kaj  de  la
            International  Union  of  Biochemistry  (1961-
            1967).  Li  estis  membro  de  la  U.S.  National

            Academy of Sciences, la American Philosophi-
            cal Society, la American Academy of Arts and
            Sciences, kaj multnombraj akademioj kaj ins-
            titucioj en la mondo, kiel la Foreign Member

            de la Royal Society kaj membro de la Sovetia
            Sciec-Akademio. Li estis premiita per 36 Dok-
            torecoj Honoris Causa kaj pli ol 100 me-daloj

            kaj  ordenojn.  En  1982  li  ricevis  la  Na-cian
            Premion  pri  Esplorado  Santiago  Ramón  y
            Cajal.

            Severo  Oĉoo  pasigis  la  lastajn  jarojn  de  sia
            vivo en la Molekula Biologia Centro (CBM),
            kiu estas miksta Centro de la Supera Konsilio

            por Sciencaj Esploroj kaj la Aŭtonoma Uni-
            versitato de Madrido. Tiu centro estis kreita
            de la hispana ministrejo pri Scienco kaj Edu-
            kado cele ebligi ke Oĉoo povu labori kaj ins-

            trui  en  Hispanio.  La  intereso  kaj  apogo  de
            Severo  igis  ke  krom  la  oficiala  helpo  de  la
            hispana  registaro,  ankaŭ  oni  atingis  ekono-

            mian helpon de la usona National Science Fo-

                                                              197
   192   193   194   195   196   197   198   199   200   201   202