Page 196 - heleco-96
P. 196
pro la malkovro de iu enzimo, DNA-polime-
razo, kapabla sintezi deoksiribo-nuklean aci-
don (DNA) envitre. La uzo de polinukleotida
fosforilaso estis esenca por deĉifri la geneti-
kan kodon, ĉar ĝi ebligis la preparadon de sin-
tezaj polinukleotidoj de malsama baza kom-
ponaĵo kun tiuj de la grupo de Severo Oĉoo,
paralele kun la grupo de Marshall Nirenberg,
per kiuj eblis deĉifri kiuj estas la tripletoj, aŭ
grupoj de tri nukleotidoj kiuj kodas la diver-
sajn aminoacidojn. Ekde 1964, Severo enpro-
fundiĝis en la replikajn mekanismojn de viru-
soj, kiuj havas RNA kiel genetikan materia-
lon, priskribante la fundamentajn etapojn de
la procezo kaj, aliflanke, en la mekanismoj
de sintezo de proteinoj, kun speciala atento al
la inica procezo, tiel en prokariotaj kiel en eŭ-
kariotaj organismoj, malkovrante en lia labo-
ratorio la inicajn faktorojn de la proteina sin-
tezo en bakterioj.
La Severo Oĉoo kiun ni vidis glore kaj hono-
re akceptata ĉiuloke post atingi la Nobelpre-
mion devis trapasi seriozajn malfacilaĵojn, eĉ
ekonomiajn, en sia vivo ĝis tiu glora momen-
to. Eĉ liaj unuaj jaroj en Usono, kiu estas
konsiderata la Promesita Lando de la scienc-
uloj kaj esploristoj, ne estis facilaj. Sed li
ĉiam agadis persistema celante tion kion li
konsideris la alvokiĝon de sia vivo. Cele iĝi
konsiderita kaj respektita scienculo li ne he-
zitis trapasi la necesajn etapojn de instruiĝo.
Somere de 1974, 20 jarojn post lia altrangiĝo
kiel estro de la Fako de Biokemio, estante
69-jara, Severo Oĉoo rezignis tiun postenon;
li ne volis esti Emerita Profesoro, kaj petis ke
la Universitato simple tenu lin kiel Profesoro
de Biokemio. Sed en tiu epoko oni oferis al li
postenon kiel Elstara Esploristo en la Institu-
to Roche de Molekula Biologio en Untley,
New Jersey, kion li plezure akceptis. Li estis
esploristo fascinita de la disversaj aspektoj de
196