Page 209 - heleco-96
P. 209

…pri Stefano Haŭkingo


                           Eejno

            La libraron pri Stefano Haŭkingo ni klasifikas en tri apartajn grupojn. Unua-
            vice  ni  menciu  tiujn  librojn  kiujn  aliaj  personoj  verkis  pri  li  kaj  lia  laboro.

            Kvankam lia morto estas relative juŝa, tamen estas jam kelkaj tiutipaj verkoj.
            Ekzemple tiu de Kitty Ferguson, titolita STEFANO HAŬKINGO – lia vivo kaj
            laboro, verkita en la angla lingvo kaj tradukita al aliaj idiomoj, inter ili la hisp-

            ana. Alia tiutipa verko estas tiu de Kristine Larsen, titolita STEFANO HAŬ-
            KINGO  –  biografio,  ankaŭ  ĝi  en  la  angla,  kaj  ĝis  la  momento  tradukita  al-
            menaŭ al la franca lingvo. Pri Haŭkingo verkis ankaŭ, intearlie, la usonanoj
            Alexander Newman, Michael White kaj Thomas Yulsman, la hispano Jorge Blas-
            chke Torrabadella, la francinoj Hélène Mialet kaj Catherine Andrieu, la germ-

            anoj Hubert Mania, kaj Rudiger Vaas, la britoj John Gribbin, Gary Gibbons kaj
            David Filkin, la israelano רהז רמתיא (Itamar Zohar)…
            En la duan grupon de nia klasifiko ni metas tiujn verkojn, kaj biografiajn kaj

            prisciencajn, ellaboritaj de Haŭkingo mem (kun aŭ sen alies kunlaborado) kaj
            lia familia medio. Stefano publikigis membiografion en la jaro 2013 sub la tito-
            lo My Brief History (Kurta historio de mia vivo). La verko, jes ja, estis sufiĉe
            kurta, ĝi konsistas el malpli ol 100 paĝoj kun maldensa skribo kaj multaj fotoj.

            Ĝi estis tradukita al multaj lingvoj. Kvankam la ĉefa atento de la aŭtoro estis










































                                                              209
   204   205   206   207   208   209   210   211   212   213   214