Page 52 - heleco-96
P. 52

Teslo mortis en la jaro 1943, estante 87-jara. Ekde 1906 li daŭre inventadis kaj
       faris filozofian spekuladon, sed de tiam li ne plu povis entrepreni disvolvadon

       de radikalaj teknikaj novaĵoj. Tamen ankoraŭ dum kelkaj jaroj li penis savi sian
       projekton de Wardenclyffe. Tiu projekto estis jam fakte morta sed li ne sciis,
       aŭ  ne  volis  agnoski  tion  ĝis  dek  jarojn  poste.  Kiam  li  resaniĝis  el  sia  nerva
       kolapso en 1906, li esperis povi rekomeci sian laboron en Wardenclyffe. Ĉar li

       necesis fondusojn por tiu celo, li dediĉis sian kreivan laboron al alia industria
       branĉo, tiu de la mekanika inĝenierio. Kompreninte ke tiel al la aŭtomobiloj

       kiel al la aeroplanoj estis necesaj pli potencaj motoroj, Teslo dediĉiĝis esplori
       la eblecon konstrui senpadelajn turbinojn. Li konceptis manieron konstrui tiu-
       tipan motoron kiu havus multe pli da potenc-ĉevaloj ol tiuj ekzistantaj tiam kun
       turbinoj de padeloj. Sed por disvolvi en la praktiko sian ideon estis necese iom

       da tempo kaj multe da laboro je inĝeniera precizeco, Teslo dediĉis al tiu esplor-
       ado kaj eksperimentado la rigoron kaj laboremon kiun kutime li aplikis al siaj
       antaŭaj aferoj en la electra branĉo. En la procezo de sia eksperimentado li devis

       provi diversajn formojn kaj materialojn por la diskoj de sia turbino.
       Frukto de kelkjara experimentado, en 1909 Teslo atingis modelon de 9,75 coloj
       (24,8 centimetroj) je diametro kun potenco de 110 ĉevaloj. Pri ĝi, Teslo diris al
       ĵurnalistoj ke sia turbino estis kvazaŭ elektra centralo ene de unu ĉapelo. Sekv-

       ante sian kutiman strategion de patento-promocio-vendo, li esperis vendi sian
       turbinon al fabrikantoj kaj uzi la monon por dediĉiĝi al sia obseda esploro en
       Wardenclyffe por la senkabla transmisio de energio kaj informacio. Li kroman-

       foje faris oferton al John Jacob Astor, sed ĉi tiu rifuzis investi. Sekve Teslo
       kreis novan firmaon: Tesla Propulsion Company kune kun du aliaj mekanikaj
       inĝenieroj kaj registris patentojn. Konfidante pri la sukceso de sia invento, li
       luprenis oficejon en la nova Metropolitan Life Tower, en Madison Square, kiu

       tiam estis la plej alta konstruaĵo en la mondo. Por montri la potencon de sia no-
       va invento, Teslo organizis demonstradojn de sia turbino en la Waterside Po-

       wer  Station  de  la  New  York  Edison  Company  en  1911  kaj  1912.  Ankoraŭ
       revante pri Wardenclyffe, kiam mortis John Pierpont Morgan en 1913, Teslo

                                                         52
   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57