Page 53 - heleco-96
P. 53

ĉeestis la funebraĵon kaj poste li renkontiĝis kun Jack, la filo de la forpasinto,
            serĉante apogon. Ĉar Jack Morgan ne montris intereson pri la sendrata trans-
            sendo de elektra energio, Teslo prezentis al li sian planojn pri la turbino kaj
            atingis prunton je 20.000 dolaroj. Poste la inventisto intencis vendi la turbinon

            al iu antikva  germana  kunsociano de  Edison por ĝia fabricado en tiu lando.
            Sed, malfeliĉe, tiam komenciĝis la Unua Mond-Milito. Sed la ĉefa problemo
            por la turbino de Teslo estis ke la industrioj al kiuj ĝi estis destinita: tiu de la

            aŭtomobilo kaj tiu de la aviadiloj, estis dediĉintaj al la disvolvado de motoroj
            de piŝto kaj ne interesiĝis pri reaktoro-motoro. Tamen, kaj paradokse, la moto-
            ro de Teslo havis poste aplikadon en areo de la industrio por kiu ĝin ne estis

            elpensita, tiu de pumpiloj.
            Sed, kiel okazis kun aliaj inventoj de Teslo, la sukceso de la motoro de sen-
            padela turbino venis tro malfrue por solvi la ekonomian problemon de  la in-

            ventisto. Li devis forlasi tiun negocon kaj kreskis liaj ŝuldoj. Li eĉ estis juĝ-
            procesita pro iu el siaj ŝuldoj. La epoko de elreviĝoj ne estis ĉesinta por li. Sed
            ne ĉio estis desapontoj por li; en la jaro 1916 oni koncesiis al li iun premion: la
            medalon Edison. Ŝajnas ke tiu honoro signifis malmulte por li, kaj dum kelkaj

            monatoj li rifuzis akcepti ĝin. Sendube li konsideris ke tiu premio pli honorus
            Edisonon ol lin. Oni konvinkis lin akcepti la medalon, kaj en majo de 1917 li
            ĉeestis la bankedon en la klubo de inĝenieroj kaj estis tre afabla kun siaj kole-

            goj, sed momentojn antaŭ la ceremonio de la premioj li malaperis. Oni serĉis
            lin kaj fine oni trovis lin en iu proksima parko donante manĝon al kolombinoj.
            Fine li konsentis malvolonte ricevi la medalon.
            Ĉirkaŭ la jaro 1915, Teslo estis tiel malriĉa kiel li estis meze de la jardeko de la

            80-aj de la 19-a jarcento, kiam li sin vidis devigita labori kiel fosisto. Same kiel
            tiam, li dediĉiĝis al malgravaj inventoj por pergajni sian vivon. Li registris kel-
            kajn patentojn. Kvankam la estiĝo de la Mond-Milito damaĝis Teslon en kio

            koncernis al iuj rilatoj kiujn havis kun germanaj entreprenoj, poste, kadre de la
            juĝ-proceso de Telefunken kontraŭ iuj usonaj kompanioj kaj Marconi, Teslo
            rolis kiel atestanto en aferoj de patentoj. Lia atesto estis favora al la interesoj de

            Telefunken. Fakte li rolis, de 1915 al 1917 kiel teknika konsilanto de tiu germ-
            ana firmao kaj ricevis 1.000 dolarojn ĉiumonate pro tiu servo. En tiu kunteksto
            Teslo entreprenis, ankaŭ li mem, proceson kontraŭ Marconi pro ĉi ties misuzo

            de patentoj liaj. La sentenco de tiu proceso estis diktita en 1943, kiam jam estis
            forpasintaj Marconi kaj Teslo. Inter la novaj inventoj kaj sekvaj patentoj de
            Teslo dum tiuj jaroj de la Unua Mond-Milito troviĝas rapidometroj, mezuriloj
            de frekvenco kaj fluo-mezuriloj.

            Ĉi-foje li povis vendi tiujn patentojn. Dum la jardeko post 1920, Teslo vivadis
            dank’ al tiuj modestaj rendimentoj de tiuj patentoj. Tamen li daŭre suferis eko-
            nomiajn malfacilaĵojn; ekzemple, post kontrakti iun advokaton por iu leĝa afe-

            ro,  Teslo  rifuzis  pagi  al  tiu  913  dolarojn  pro  impostoj  kaj  la  advokato  juĝ-

                                                              53
   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58