Page 73 - heleco-96
P. 73
ado. Post la renkontiĝo kun Maria, ambaŭ rapide enamiĝis unu al la alia. La ge-
patroj de la knabo intencis rompi la am-rilaton ĉar ili konsideris Marian kiel
nura servistino, humila guvernistino, sen mono, sen socia statuso. Kvankam
Kazimierz rezistis dum iom da tempo la oponon de siaj gepatroj, fine li rezig-
nis pri la afero. Kor-rompita, Maria ĵuris ke ŝi neniam edziniĝos kaj ne enam-
iĝos de tiam. Kvankam ŝi estis ĉagrenita kontraŭ la Zorawwski, ŝi ankoraŭ ser-
vis ilin kiel guvernistino dum pluaj 15 monatoj.
Alimaniere la jaroj de servado al la Zorawwski havis por Maria ian profiton.
Dumnokte ŝi povis multe lerni pri diversaj aferoj: fiziko, sociologio, anatomio,
fiziologio, matematiko… Post pripensi pri siaj preferoj, fine ŝi decidis ke sia
estonteco estis en la matematikoj kaj la fiziko. En 1889 ŝi forlasis la servon al
la Zorawwski kaj komencis roli kiel guvernistino por la familio Fuchs. Fine ŝi
ricevis leteron de sia fratino Bronia komunikante ke ŝi povus translokiĝi al Pa-
rizo. Tiam ŝia patro estis tro maljuna kaj ŝi devis helpi sian fratinon Helenan
solvi ĉi ties situacion en Varsovio. Maria restis kun sia patro tutan tiun jaron
kaj dum tiu tempo ŝi havis okazon uzi, dum la semajnfinoj, iun malgrandan mu-
nicipan laboratorion de fiziko por siaj unuaj eksperimentoj. Tiu sperto konfir-
mis al ŝi sian intereson pri la fizikaj eksperimentoj kaj la ĥemio. Ŝajnas ke la
kialo de Maria zorgi pri sia familio por prokrasti sian vojaĝon al Parizo estis
nura preteksto ĉar ŝi estis intencante akordigi kun Kazimierz, lastfoje. Tiuso-
mere ambaŭ renkontiĝis kaj, evidente, la rompiĝo estis definitiva ĉar sekve Ma-
ria sendis leteron al Bronia demandante ĉu ŝi ankoraŭ povus iri al Parizo. Ŝia
fratino respondis ripetante la inviton por loĝi en ties pariza geezda hejmo; Bro-
nia estis edziĝinta al iu polo, ankaŭ li kuracisto, nomata Kazimierz Dluski.
Instalita en la hejmo de ŝia fratino kaj bofrato, la vivo tie ne estis komforta por
Maria. Kiel juna fraŭlino kaj la kutimoj de la epoko kaj ilia socia medio, ŝi de-
vis resti iel submetita al la aŭtoritato de sia bofrato, kio kontraŭstaris ŝian sen-
dependeman karakteron. Krome tre malplaĉis al ŝi la intensaj sociaj rilatoj de
siaj geparencoj; ĉi ties domo estis ofte vizitata de multaj personoj: muzikoj,
sciencistoj, polaj politikaj aktivistoj… Poste tiu hejmo ricevis ankaŭ la vizito
de la pacientoj de kiam Kazimierz Dluski komencis roli kiel praktikanta kurac-
isto. Ŝi bezonis tempon kaj silenton por sia studado, do, kiam ŝi trovis unu ĉam-
bron en iu mansardo, ŝi forlasis sian familion kaj translokiĝis tien. Ŝi gajnis li-
berecon kaj trankvilon, sed la mono estis problemo por ŝi; ŝi perdis la ĝuon de
senpaga loĝejo kaj manĝado kaj de tiam ŝi devis dependi de siaj magraj mon-
rimedoj kaj la malgrandaj sumoj senditaj de sia patro. Ŝia stato kaj vivmaniero
estis same mizera kiel tiu de la ceteraj gestudentoj loĝantaj en tiu Latina Kvar-
talo proksime al la universitato. Maria neniam estis lerninta kuiri kaj ne sciis
prepari eĉ la plej simplajn manĝaĵojn. Ŝi preskaŭ mortis je malsato dum la
unuaj monatoj; ŝia kutima dieto estis peco da pano kun butero kaj teo; ne estas
strange ke ŝi ofte svenadis. Post kiam ili malkovris ĉi tiun situacion, Kazimierz
73