Page 74 - heleco-96
P. 74

kaj  Bronia  reportis  ŝin  al  ilia  apartamento,
                                                   kuracis kaj konvene nutris ŝin, kaj baldaŭ ŝi
                                                   estis  denove  forta.  Sed  ŝi  ne  plenumis  sian
                                                   promeson zorgi pli bone pri si mem, kaj tuj

                                                   post sia reveno al sia mansardo, ŝi refalis en
                                                   sian antaŭan viv-manieron.
                                                   Ŝia ĉefa zorgo en tiu epoko estis la univer-

                                                   sitataj ekzamenoj. Ŝi multe devis lerni kaj ta-
                                                   ge kaj nokte por ke sia nivelo pri fiziko estu
                                                   komparebla al tiu de la francaj gestudentoj,

                                                   kiuj  estis  lernintaj  almenaŭ  sep  kursojn  pri
                                                   tiu stud-objekto. Iompostiom Maria, klopod-
                                                   ante  eliri  el  sia  soleco,  komencis  interrilati

                                                   kun siaj kolegoj, ĉefe kun tiuj polaj. Inter ili
                                                   estis iu kiu poste edziĝis al ŝia fratino Hele-
                                                   na,  kaj  alia  kiu  poste  iĝis  prezidento  de  la
                                                   Pola Respubliko. Per siaj leteroj al ŝi, ŝia pa-

                                                   tro admonis ŝin ne iĝi publike konata ĉar tio
                                                   povus damaĝi ŝian situacion se iam ŝi devos
                                                   reveni en Polujon por labori. Okazis ke la ge-

                                                   studentoj el Polio kaj aliaj zonoj de la cara
                                                   imperio estis objekto de rusa kontrolo celan-
                                                   te detekti eblan politikan konspiron. Tiorila-
                                                   te,  povus  esti  danĝero  por  tiuj  gestudentoj

                                                   kiuj iam devus reveni al la lando. Sed kvan-
                                                   kam Maria havis nacian polan senton, en Pa-
                                                   rizo, kiel dirite, ŝia ĉefa zorgo estis la instru-

                                                   iĝo kaj krome ŝia karaktero ne estis inklina
                                                   al tiutipa publika protagonismo.
                                                   Ŝia intensa studado donis frukton; en 1893 ŝi

                                                   aprobis la ekzamenon de licencio pri fiziko
                                                   kaj krome ŝi atingis la plej altan kvalifikon
                                                   en sia klaso, kio tre ĝojigis ŝian patron.

                                                   En tiu epoko, kompreneble, la nombro da vi-
                                                   raj studentoj en la Francaj universitatoj estis
                                                   pli granda ol tiu de la virinoj, sed menciindas
                                                   ke la studentinoj estis, preskaŭ ĉiuj, fremdaj,

                                                   ne francaj. Okazis ke, male ol en aliaj landoj,
                                                   en Francio ne estis tradicio ke la virinoj en-
                                                   treprenu universitatan studadon. Fakte, en la

                                                   tiutempa franca socio estis malaprobite ke la

                                                        74
   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79