Page 12 - heleco-96
P. 12
realaĵon: Dum mia infanaĝo, mi suferadis strangan afekcion pro la apero de
bildoj, ofte akompanataj de fortaj fulm-lumoj, kiuj nubigis mian vidadon pri
realaj objektoj kaj interferadis kun mia penso kaj miaj agoj. Temis pri bildoj
de aĵoj kaj scenoj kiujn mi estis vidinta en la realo, neniam imagitaj de mi. Se
oni diradis al mi vorton, la bildo de la objekto, kiun mi nomis, vive aperadis
antaŭ miaj okuloj kaj kelkfoje mi preskaŭ ne kapablis distingi, ĉu tio, kion
mi vidis, estis reala aŭ ne. Ĉi tio okazigadis al mi grandan ĝenon kaj ango-
ron. Neniu el la fakuloj pri psikologio aŭ fiziologio, kiujn mi konsultis, povis
iam doni al mi kontentigan klarigon pri ĉi tiuj fenomenoj. Ili ŝajnis esti uni-
kaj kvankam eble mi estis laŭnature inklina al ili, ĉar mi scias, ke mia frato
spertis similan problemon. Mi ankaŭ komencis vidi viziojn de aferoj, kiuj tute
ne ŝajnis realaj. Estis kvazaŭ oni estis montrante al mi ideojn el iu kosma
menso, esperante realigi ĝiajn konceptaĵojn.
Nekapabla kontroli ĉi tiujn bildojn, Teslo sentis sin malforta kaj senhelpa. En
1863 okazis tragedio en la familio; Danjo, la plejaĝa frato de Nikolao mortis
pro akcidento; La sep-jara Nikolao vidis kiel la ĉevalo de lia patro mortigis lian
fraton. Tre malfavore efikis kontraŭ li tio ke lia patro, afliktita pro la perdo de
sia preferata filo, elradikigis la familion de Smiljan kaj translokigis ĝin al la
plej granda proksima urbo, Gospić, la ĉefurbo de la gubernio Lika-Senj. Por
Teslo, la morto de lia frato kaj la subita translokiĝo al Gospić estis profunde
perturbaj. Pro lia timideco li malfacile adaptiĝis al la vivo en granda urbo. Alie,
li konstatis ke siaj gepatroj ne estimis kaj alte-taksis lin kiel sian forpasintan
fraton. Pli damaĝe por li estis tio ke sia patro planis por li tion kion antaŭe pen-
sis por lia frato: ke li iĝu pastro, kio tute ne akordis kun lia deziro.
Nekapabla plaĉi al sia patro, Tesla generis multajn inklinojn, fobiojn kaj kuti-
mojn, obsedojn... Li disvolvis egan rifuzon al orelringoj kaj perloj en virinoj,
kvankam li toleris aliajn juvelojn. Li rifuzis tuŝi la harojn de aliaj personoj kaj
perturbis lin iuj odoroj kiel kamforo. Kaj akiris iajn maniojn: li kalkuladis la
farotajn paŝojn dum piedirado, kaj la enhavon de teleroj, tasoj kaj aliaj ujoj de
manĝaĵoj, alie la manĝado ne plaĉus al li. Ĉiuj liaj aktoj aŭ ripetaj operacioj,
kiujn li plenumis, devis esti divideblaj po tri, kaze de eraro li sin sentis devigita
ripeti la faron eĉ se dumlonge. Tiuj obsedoj kaj manioj ĝenis Teslon dum sia
tuta vivo. Ĉio-ĉi estas prirakontata de li per lia membiografio kune kun aliaj
travivaĵoj per kiuj li volas reliefigi sian fruan alvokiĝon al la inventado. Ek-
zemple tion kio okazis kiam, en Gospić, la fajrobrigadistoj de tiu urbo organi-
zis spektaklon de prezentado de nova maŝino por perhosa akvumado. Kiam la
dek-ses fajrobrigadistoj intense pumpadis supren kaj malsupren, sed malgraŭ tio
neniom da akvo eliris el la hoso. Dum Teslo spektis tion, li, laŭ lia propra aser-
to, instinkte sentis ke temis pri tio ke la suĉ-parto de la hoso estis faldita kaj ne
povis eltiri akvon el la rivero. Observante, ke ĉi tiu blokado kaŭzis la proble-
mon, Teslo ĵetis sin en la akvon kaj distordis la tubon, kio ebligis la akvo-
12