Page 178 - heleco-97
P. 178

26  ĉapitroj  daŭras  proksimume  52  minutojn.  Por  la  realigo  de  la  serio,  estis
       intervjuitaj gvidantoj de la aliancanoj kaj de la Akso Romo-Berlino, inkluzive

       ankaŭ  ĉeestintajn  raportojn  pri  civiluloj  kaj  soldatoj,  oficiroj  kaj  politikistoj,
       inkluzive  de  Albert  Speer,  Karl  Dönitz,  Walter  Warlimont,  James  Stewart,  Bill
       Mauldin,  Curtis  LeMay,  Toshikazu  Kase,  Mitsuo  Fuchida,  Minoru  Genda,  Brian

       Horrocks,  Lawrence  Durrell,  Arthur  Harris,  Paul  Tibbets,  Anthony  Eden,  kaj
       historiisto Stephen Ambrose. Kaj due, ankaŭ pri la milito, menciindas ankaŭ la
       film-serio: Historio pri la 2-a mond-milito. Ĉiu el ĝiaj ok ĉapitroj daŭras proksim-

       ume 54 minutojn. Ĝia enhavo estas kvalita de informa vidpunkto. Notindas ke
       tiuj filmkolektoj havas britan aŭ usonan originon. Ĉi tio signifas ke la historia
       prezentado de la prirakontataj eventoj estis farita de vidpunkto de la aliancaj venk-

       intoj de la mond-milito, tio estas, kontraŭ la filozofio de la naziismo, sed ankaŭ
       de burĝa vidpunkto, tio estas, ankaŭ kontraŭ la socialista vidpunkto de la alia po-
       tenco potenco venkinta en milito: Sovetunio. Kaj ĉar la materialo estas alirebla

       per Interreto, konkrete per la YouTube-kanalo, kiu prezentas siajn video-filmojn en
       diversaj lingvoj, oni povas vidi ankaŭ la komentojn en la koncerna lingvo, de vid-
       intoj kiuj volis esprimi sian opinion pri la enhavo de la filmetoj. Do ni povis

       trarigardi la komentojn en la hispana lingvo, faritajn ĉefe de personoj el la hispan-
       amerikaj landoj, kaj tio utilas al ni kiel faŝism-mezurilo, t. e. la ideoj esprimitaj
       per tiuj komentoj montras ke iome abundas la simpatiantoj de la naziismo en tiuj
       landoj, kaj tio estas strange ĉar laŭ la nazia rasisma ideologio la loĝantoj de tiu

       kontinento estas infra-homoj, simioj…
       Temante pri la mond-milito, estas ankaŭ dokumentaj video-filmoj kiuj rilatas,

       ne al la tuta konflikto sed al konkretaj partoj el ĝi.  Ekzemple, apartaj temoj
       estas: Stalingrado, Rommel kaj ĉi ties afrika kampanjo, la atenco kontraŭ Hitle-
       ro, la batalo de Berlino… Nu, pri batalado en Nord-Afriko, konkrete pri Rom-
       mel, estas kelkaj longaj filmoj en Interreto sed nur en la angla lingvo; en la hispa-

       na lingvo troveblas nur kelkminut-daŭraj videoj. Pri tiu grava germana militisto es-
       tas filmoj en la hispana, ne dokumentaj sed sen rilato kun la temo de la faŝismo.

       Pri la de Stalingrado tre abundas la dokumenta video-filma materialo. Kiel sciate,
       tiu batalo estis turno-punkto en la germana ofensivo kontraŭ Sovetio. Tie kapitulacis























                                                        178
   173   174   175   176   177   178   179   180   181   182   183