Page 12 - heleco-97
P. 12
kafejoj, balo-salonoj… Kompreneble la mal-
desktra regantaro de la lando devis al-
preni la respondecon establi la restriktojn.
Dume la dekstrara regantaro de Madrido
senrespondece bojkotadis ĉiujn dispozi-
ciojn de la landa regantaro kaj permesis
serion da publikaj aktoj kaj kunvivad-
formoj kvankam ĉi tio estis kaŭzo de pli
granda damaĝo (kontaĝitoj, mortintoj…)
far la kron-viruso.
Estis, do, senracia reago de granda parto
el la loĝantaro de Madrido-regiono, sed
ni scias ke tiaj senraciaj reagoj okazas en
specialaj kazoj, ekzemple kiam en granda
salono plenplena je personoj estiĝas fajro,
la amaso reagas senracie, kaj intencante
eliri ĉiuj samtempe okazas pli da mort-
intoj ol se oni elirus orde, racie.
Se tiutipaj senraciaj reagoj estas pli mal-
pli kompreneblaj en tiaj specialaj kazoj,
kiel tiu de la pandemio, malpli pravigebla
estas la fakto ke multaj personoj, eĉ el la
malataj klasoj, cedas al la instigoj de la
faŝismo kontraŭ la enmigrado de homoj
venantaj el ter-zonoj kie la vivkondiĉoj
estas pli rigoraj favore al la imperiismo
kiu ekspluatas ĉiujn.
La ĉantaĝo de la subpremantoj de la mondo
direktiĝas kontraŭ civitanoj por ke ili kon-
tentiĝu per politika kaj ekonomia situa-
cio, kiu damaĝas ilin kaj ne postulu ŝan-
ĝojn laŭ progresema kaj sociala senco.
Ĝuste la civitanoj devas reagi kontraŭ
tiuj potencoj, kiuj subpremas ilin kaj pos-
tuli pli egalecajn politikojn far siaj reg-
antoj. Sen kompleksoj, ni devas postuli,
ke la ŝtato, kiu reprezentas ĉiujn, regu
favore al ĉiuj kaj ne al la servo de la plur-
nacioj kaj de la internacia financa sektoro.
Ni devas reagi kontraŭ la nova faŝisma
krucmilito. Tre multe gravas por ni tio.
12