Page 181 - heleco
P. 181

Kvankam ĉi tiu kolekto ne celas okupiĝi pri la afero de la korupto, sed pri la
            historio de tiu periodo, tamen ĝi trafe respegulas la korupton kiu enestis en la
            politikaj kondutoj de la realaj protagonistoj de tiu historio.

            Alia interesa roman-kolekto pri historia periodo, ĉi-kaze pli ampleksa ol la ĵus
            menciita, estas tiu verkita de Benito Pérez Galdós: Naciaj Epizodoj. Ĝi konsistas el
            ne malpli ol 46 volumoj, kiuj pritraktas 75 jarojn de la historio de Hispanio, ekde
            1805 al 1880. Kaj ankaŭ ĉi-kaze, kvankam la priskribo de la korupto en nia lando

            ne estis la celo de la verko, la koruptado senĉese aperas ĉar ĝi estis senĉesa kom-
            ponaĵo de tiu historio, kiel evidentiĝis pri nia ĉi-revua raportado.
            Inter la eventoj traktitaj de la verko de Galdós estis la epoko kaj regado de Godoy.
            Pri ĉi tiu etapo ni jam menciis en la dua ĉapitro de nia raporto kiel fonto de in-

            formo  la  korespondon  de  Luciano  Bonaparto  kun  ties  imperiestra  frato.  Pri
            Godoy  verkis unu biografion Emilio La Parra, kiu verkis ankaŭ pri Fernando la
            7-a, la Kortesoj de Kadizo, k. a. Ĉi tiuj ne estas noveloj sed formala historia

            raportado, kiu, kompeneble, ne povas ignori la korupton, konstante ĉeestanta.
            Same prihistoria, sed sen speciala atento al iu specifa afero kia la korupto estas
            libroj  pri  aliaj  etapoj  de  la  pritraktita  periodo  pri  kiu  ni  raportis.  Ne  indas
            priskribi ĉiujn; ni prezentas ĉi tie la kovrilpaĝojn de iuj el tiuj multenombraj

            verkoj. Sed ni devas fari iun atentigon, tiu libro titolita: «Mia batalo por unu
            nova Hispanio – Memoraĵoj de la Markizo de Salamanko», reale, ne estis verkita
            de  li  sed  de  iu  pranepino  lia,  sed  tamen  la  teksto  estas  same  mem-apologia

            kvazaŭ estus verkinta ĝin li mem.
            Ju pli la tempo pasadis, des pli kaj pli la popolo –ties etnoj kaj sociaj klasoj– iĝis
            protagonisto de la historio kaj demarŝanto de siaj interesoj. La priskribo kiun oni
            faras en nia raporto pri la 19-a jarcento –karlistaj militoj, liberalaj revolucioj…–







































                                                              181
   176   177   178   179   180   181   182   183   184   185   186