Page 11 - heleco
P. 11

kies  bankroto  en  1974  konstituis  unu  el  la  grandaj
            skandaloj de la frankisma reĝimo, en kiu estis implik-

            itaj tiamaj ministroj, arme-estroj kaj aliaj altrangaj funk-
            ciuloj. La SOFICO-Grupo estis fondita en Madrido
            en 1962, kun la celo konstrui, vendi kaj lui loĝejojn

            ĉe la Suna Marbordo ĉefe en Estepono. Ĉi tiu firmao
            estis kreaĵo de Eugenio Peydró Salmerón, naskiĝinta en
            1906. Dum la Hispana Civil-Milito, li laboris kune kun
            kolonelo José Ungría en la inform-servo de la frank-

            isma flanko, kie li kontaktis kun gravaj figuroj de la
            reĝimo. Poste li entreprenis kelkajn negocojn kaj fine
            tiun de konstruado, el kiu li kreis SOFICO-n.

            Iom poste Eugenio kreis SOFICO  Investoj por altiri
            investantojn, al kiuj li pagis 10%-profiton kaj kies mono
            estis investita en apartamentojn jam konstruitajn kiuj
            estis metitaj sub la nomo de la aĉetanto, sed kiuj estis

            luitaj kaj administritaj de SOFICO. En 1965, du aliaj
            kompanioj  estis  aldonitaj  al  la  holdingo:  SOFICO
            Libertempo kaj SOFICO Atlaso. Unue, la vendo de la

            apartamentoj estis efektivigita post kiam ili estis plene
            konstruitaj, sed poste la transakcio estis farita laŭ planoj
            kontraŭ parto el la prezo kaj kelkfoje la plena prezo, por

            ke la estontaj posedantoj financu la konstruadon.
            Ĉar malgraŭ tio la fondusoj ne sufiĉis por la planita
            ekspansio de la holdingo, SOFICO komencis enspezi mo-

            non subskribante kontraktojn pri vendo de apartamen-
            toj, supozeble finitaj aŭ konstruataj, kiam en multaj ka-
            zoj la konstruado ne komenciĝis aŭ eĉ ne estis akir-
            itaj la terenoj. Vasta reto da persvadaj vendistoj kaj ega

            reklama kampanjo garantianta netan profiton je 12 el-
            cento jare ŝajnis certigi la sukceson de la holdingo.
            Ĉi tiu kreis agentejojn en Francio, Britio, Germanio

            kaj Usono por altiri investantojn. La problemo estis, ke,
            reale, kun la normala funkciado, ne estis enspezita eĉ
            la necesa mono por pagi la promesitan procenton al la
            investintoj.  SOFICO  devis  aĉeti  novajn  terenojn  kaj

            vendi la koncernajn nefinkonstruitajn loĝejojn por pagi
            la  procenton, kio pligravigis la deficitan procezon.
            Notindas ke kiel reklamo por altiri investantojn, Peyró

            uzis sian influon en la sferoj de la frankisma reĝimo.
            En  la  Administra  Konsilio  de  la  SOFICO-holdingo

                                                              11
   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16