Page 109 - heleco-99
P. 109

sanec-servoj. Ĉi tiu kazo estis arkivita sen ia ajn proceso sed la ceteraj daŭre estas

          esplorataj far la juĝistaro. Same okazas, ekde aŭgusto de 2021, kun la kazo de la
          kontrakto  de  spirigiloj,  kies  demarŝado  implikis  “internaciajn  procedurojn”,  laŭ
          inform-fontoj kiuj rifuzas publikigi ĉi tiun kazon. Ili klarigas, ke kvankam estas

          vere, ke necesas klarigi ĉu okazis deturno de publikaj financoj dum la kvarantena
          periodo, ankoraŭ ne eblas temi ia ĝenerala skemo de agado.
          Krom tiuj de la centra registaro, la plej multaj el la plej altprofitaj fraŭdoj rilatis al

          Madrido. Tiel, la Urba Polico mem raportis aron de 500.000 maskoj kiuj neniam
          estis liveritaj. La  Urbodomo pagis  ne malpli ol 1.250.000 eŭrojn por nenio. La
          maskoj ne alvenis al sia celloko kaj la provizanto Philippe Haim kies ĉefsidejo
          estis en Novjorko malaperis. Simila fraŭdo estis tiu okazinta en Kanariaj Insuloj.

          La Tribunalo de Gran Canaria akceptis la denuncon de la Prokuroro kontraŭ la
          direktoro de la Kanaria Sanservo Conrado Domínguez, la direktoro de Ekonomiaj
          Rimedoj, kaj la estro de la kompanio RR7 Rayco Rubén González. Lia aŭtomobila

          kompanio vendis kelkajn maskojn, kiuj neniam alvenis. Ne malpli ol 4.000.000
          estis pagitaj el la publikaj kasoj.
          Depost la Kron-virusa pandemio kaj ties sekvoj en rilato kun korupt-skandaloj, la

          koruptado ne ĉesis en la lando, ĉefe en rilato kun la politika praktikado. Dum la
          tuta etapo de regado de Pedro Sánchez, kaj ĝis nun, ne eblis efektivigi la renovigon de
          la Ĝenerala Konsilio de la jura povo. La blokado de tiu politika operacio estis kaj daŭre

          estas, en oktobro de 2023, respondeco de la Populara Partio (PP) subgvide unue de
          Pablo Casado kaj poste de Alberto Núñez Feijóo. Okazas ke, kutime kaj ĝenerale
          en la lando, la renovigon de tiu jura organo oni efektivigas per interakordo de la du

          plej gravaj partioj. Kompreneble, la procento da juĝistoj en tiu jura konsilio respegu-
          las la forto-rilato inter ambaŭ partioj, t. e. en la Plejsupera Tribunalo havas plimul-
          ton da juĝistoj la reganta partio. Sed tiu kutimo rompiĝis ĝuste elde la komenciĝo

          de la regado de Pedro Sánchez. La PP rifuzis procedi al la koncerna renovigo kaj
          daŭre konservas la plimulton kiu ĝi havas en la plejalta juĝ-konsilio de la lando ekde
          la regad-etapo de Mariano Rajoy. Ĉi tio utilas por ke tiu partio konservu influon por
          protekti ties multenombrajn koruptulojn. Mariano Rajoj kaj Jorge Fernández Díaz ankoraŭ

          ne estis enkarcerigitaj kaj verŝajne ili daŭre restos en tiu ambigua situacio ĝis kiam ili
          estos sufiĉe maljunaj por laŭleĝe liberiĝi el enkarceriĝo.

          Ĉar en nia priskribado de la politika malstabileco en kiu devis barakti la registaro de
          Pedro Sánchez ni devis okupiĝi pri la naciistaj fortoj, ni devas nun aldoni ke la poli-
          tika situacio en Katalunio ŝanĝiĝis ekde septembo de la jaro 2020. De tiam jam ne
          plu regas en tiu aŭtonoma regiono Kim Torras sed Pere Aragonés. Tiu ŝanĝo estis

          favora al la paktoj kiujn la Socialista Partio devas aranĝi por atingi sufiĉan apogon
          por regi la landon. Sed tiu apogo sur naciismaj, separatismaj politikaj fortoj provizis/as
          politikan argumenton al la dekstraro kontraŭ la koalicio de maldekstraro. Ĉi tio iĝis

          tre evidenta en la batotadoj okazintaj ĉi-jare (2023) kaj en la (ĝis)nuna pliintensiĝo
          de la politika malstabileco en la lando.

                                                             109
   104   105   106   107   108   109   110   111   112   113   114