Page 12 - heleco-99
P. 12
Kiam ni entreprenis la taskon pritrakti la temon de la korupto en Hispanio ni tute ne
pensis ke la afero estus tiom grava kaj ampleksa. Esplorante la dokumentaron pri la
korupto-skandaloj, ni konstatas ke la nombro da fraŭdoj kaj koruptuloj estas ege pli
granda ol ni povis supozi. Ekde kiam ni komencis priverki ĉi tiun raporton la nombro
da korupto-aferoj pligrandiĝis preskaŭ ĉiu-tage, kaj tio ĝis hodiaŭ mem. Kaj kiam ĉi
tiu materialo estos fine publikigita, sendube estos aperintaj novaj fraŭdo-aferoj.
Do, ĉi tiu raporto estas kondamnita resti nekompleta. Pro tio ni petas pardonon al niaj
legantoj, kaj ĉefe al la altrangaj friponoj kies korupt-prodaĵojn ni ne kapablis pritemi.
12