Page 73 - heleco-99
P. 73
certeco kaj streĉiĝo igis la reĝon Filipo la 6-a fari pertelevidan paroladon la 3-an de
oktobro por esprimi sian subtenon al nesendependecaj katalunoj kaj al la unueco de
la lando. Fine, la Registaro aktivigis la artikolon 155 de la Konstitucio, eksigis la
katalunan registaron kaj anoncis baldaŭan balotadon. Fine de la jaro 2017, post kiam
la prokurorejo akuzis la registaron de la Generalitat pri ribelo kaj defraŭdo de publikaj
monrimedoj, Puigdemont kaj kvar el liaj ministroj fuĝis eksterlanden, dum aliaj membroj
de la kataluna kabineto estis arestitaj kaj akuzitaj, subriske ricevi punojn de tridek
jarojn en malliberejo. Post la balotado al la Parlamento de Katalunio en decembro de
2017, en kiu venkis Ciudadanos sen sufiĉa plimulto por regadi, rezulte de turmentaj
intertraktadoj, en majo de 2018 kiel prezidanto de la Generalitat ĵuris la radikala
sendependisto, Joaquim Torra, kiu malakceptis ĉian sindevontigon al Madrido kaj
estis decidita subtenanto de plena sendependeco.
La PP daŭre plu regadis en Madrido kun la subteno de Ciudadanos ĝis majo de 2018,
kiam la komento de la juĝisto en la kazo Gürtel, ke la atesto de Rajoy ne estis
“sufiĉe kredinda”, pravigis la aŭdacan movon de Pedro Sánchez prezenti mocion de
cenzuro la 1-an de junio. La pozicio de Rajoy jam estis malfortigita pro ĝia mis-
administrado de la kataluna krizo kaj la opinisondoj montris ke la PP estis kolaps-
ante. La prezidento perdis la mocion de cenzuro. Fine, Gürtel finis la indiferentecon
al korupto ĝis grave subfosi la fidon al la publikaj institucioj kaj al la politika klaso,
kio kaŭzis balotan sukceson, unuafoje ekde la restarigo de la demokratio, de la ekstrema
dekstro. En la ĝenerala balotado de la 28-a de aprilo de 2019, ia relative nova ekstrem-
dekstra partio, Vox, eltiris profiton el la notinda perdo de 71 parlamenta seĝoj al la PP.
Vox akiris 10,6 elcenton el la voĉdonoj kaj 24 deputitojn post kampanjo bazita sur
radikala kontraŭkatalanismo kaj kontraŭfeminismo kaj sinteno kontraŭ enmigrado.
La PSOE revenis al la povo, kvankam sen absoluta plimulto, en Parlamento kiu
denove estis blokita.
Estis ŝanĝiĝintaj multaj aferoj ekde la jaro 1982. Juan Carlos de Borbón ne plu estis
nacia heroo. La Popola Partio ne plu estis la partio kiu alternis en la povo kun la
PSOE dum preskaŭ kvardek jaroj. La PSOE reakiris povon en nestabila maniero.
Ambaŭ partioj estis cedintaj al miksaĵo de korupto kaj aroganteco. La manko de klara
disiĝo inter la politika elito kaj la juĝistaro —kiu, kompreneble, estis speciale skandala
dum la frankismo— fortigis senton de nevundebleco kaj la arogan konvinkon ke, post
la instituciigita korupto de la frankisma diktaturo, nun ĝi estis ilia vico eltiri profiton
el la politika potenco. Iamaniere, la kulturo de la “pilko-bato” estis reago al la rabado
el kiu profitis la elito de la frankismo. Post la Transiro, la enorma ekonomia kresko
de la PSOE-periodo de registaro, pelita de la eniro en la Eŭropan Ekonomian Komun-
umon, faciligis konsiderindan internan investadon. Ega kvanto da nigra mono estis
elspezitaj por spekulado, kiu estis favorita de la financaj dereguligoj derivitaj de la
eniro de Hispanio en la Eŭropan Komunumon. Korupto ankaŭ estis respondo al la
fakto ke demokrata politiko en la epoko de televido kaj amaskomunikiloj estas ege
multekosta. Kelkaj el la unuaj kaj plej konataj koruptskandaloj -kiel ekzemple la
73