Page 71 - heleco-99
P. 71

inkluzivas la proksiman rilaton, kiun li havis dum jaroj kun

          la germana princino Corinna zu Sayn-Wittgenstein, entrepren-
          istino kaj organizantino de safaroj, kiu ankaŭ akompanis la
          monarkon ĉe la ĉaso de Bocvano”. En septembro de 2013,
          Corinna  rakontis  al  usona  ĵurnalisto  ke  ŝi  kaj  la  reĝo  estis

          geamantoj, sed nun ili estis “intimaj  amikoj”.  Iuj  homoj  ne
          komprenas, ke en difinita momento povas okazi aferoj, kiuj
          poste finiĝas, sed la amikeco ne finiĝas.

          Paralele al lia populareco, ankaŭ la sano de Juan Carlos pli-
          malboniĝis. En novembro de 2012, li havis protezan enplant-
          aĵon en sia maldekstra kokso; En marto de 2013, li suferis

          diskan hernion kaj denove estis enhospitaligita ses monatojn
          poste kiam lia maldekstra koksa protezo iĝis infektita. Oni
          deĉenigis konjektojn pri la bezono de la reĝo abdiki ne nur

          pro  siaj  sanproblemoj,  sed  ankaŭ  ĉar  la  ekonomia  krizo
          estis konsiderata pruvo de la nekompetenteco kaj korupto
          de la politika klaso, kies bazŝtono Juan Carlos estis. La 5-an
          de  januaro  2014,  kiam  la  reĝo  estis  sepdek-jaraĝa,  la  tag-

          ĵurnalo El Mundo publikigis balotenketon indikante ke 62
          elcento el la civitanaro estis favora al lia abdiko. La 6an de
          januaro, eble postebria post ekskurseto al Londono, li apenaŭ

          povis kompletigi sian paroladon ĉe la ĉiujara Armea Paska
          festado. La venontan tagon, januaron 7, Cristina estis akuzita.
          Pro la daŭra presara adversa komunikado kaj opiniado, Juan
          Carlos komencis pripensi abdikon.

          Konvinkita ke estus malfacile al li  reakiri la popularecon
          kiu  devus  esti  la  bazo  de  la  supervivo  de  la  Krono,  aŭ
          simple tro laca por provi tion intenci, Juan Carlos decidis

          doni al sia filo Filipo la 6-a la plej bonan ŝancon resti sur la
          trono  longan  tempon:  li  abdikis  la  2-an  de  junio  2014.
          Poste lia bildo estis plue makulita per la publikigo en julio

          2018 de registradoj de interparolo okazinta en Londono en
          2015  inter  Corinna,  Juan  Villalonga  kaj  la  sinistra  eks-
          policano  Jose  Manuel  Villarejo.  La  korupta  Villarejo

          amasigis riĉaĵon per monlavado kaj ĉantaĝo, en la kurso de
          ombraj operacioj por privataj kaj publikaj klientoj. Corinna,
          kiu poste asertis ke ŝi ne sciis ke ŝi estis registrata, diris ke
          Juan Carlos petis al ŝi edziniĝi al li. Ŝi ankaŭ faris kompromit-

          igajn revelaciojn pri la negocoj de la monarko. Corinna asertis
          ke li instigis la agadon de Urdangarín ĉe la Instituto Nóos,
          ke li havis sekretajn bankkontojn en Svislando, ke li metis

                                                              71
   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76