Page 75 - heleco-99
P. 75
La 31-an de januaro 2013, la tagĵurnalo El País publikigis
serion da manskribitaj paĝoj kun paralela kontado de Bár-
cenas inter 1990 kaj 1993 kaj inter 1996 kaj 2008. La en-
spezoj, ĉefe donacoj de konstruentreprenoj, sed ankaŭ mono
de la komerca imperio de Francisco Correa, malobservis la leĝon
pri financado de la partioj. La elspezoj, same kontraŭleĝaj, havis
la formon de gratifikoj por la altrangaj postenuloj de la PP.
La ĉefa profitinto estis Mariano Rajoy, kies nomo aperis 35-foje
en la kontoj de Bárcenas, kun totala monkvanto de 322.231 eŭroj
en 11 jaroj, inkluzive de tri jaroj dum kiuj li estis ministro en la
Aznar-registaro. Inter 1990 kaj 2008, aliaj grandaj profit-
antoj estis Francisco Álvarez Cascos, kiu laŭsupoze ricevis
321.391 eŭrojn, Rodrigo Rato, 216.711 eŭrojn, kaj Jaime
Mayor Oreja, 181.440 eŭrojn. José María Aznar ricevis la plej
modestan mon-sumon je 9.198 eŭroj en 1990, kiam li estis unu
el la ses vic-prezidantoj de la PP kaj respondecis pri la financo
de la partio. Poste, la saman tagon kiam la tielnomitaj
“sekretaj notoj” aŭ “Bárcenas-notoj” estis publikigitaj, li neis
ke tiaj pagoj estis faritaj de li. Sed komence de junio 2012,
Bárcenas konfesis al la redaktisto de la tagĵurnalo El Mundo,
Pedro J. Ramírez, ke la dokumentoj estas aŭtentaj. Li agnoskis
ke kaj li kaj lia antaŭulo kiel partia kasisto, Álvaro La-
puerta, kreis kontraŭleĝan fondaĵon per la mono kiun ili
ricevis de entreprenistoj. Dum la sekvintaj kvin jaroj, Rajoy
asertis esti nekonscia pri la agado de Bárcenas, lia familia-
amiko kaj kunpartiano, malgraŭ signoj de koluzio publikigita
fare de El Mundo, en la formo de poŝ-telefonaj mesaĝoj de
subteno kiun Rajoy iam sendis al Bárcenas kaj ĉi ties edzino,
Rosa, kun vortoj kiel “Kuraĝiĝu” kaj “Estu forta”.
Gürtel estas la plej grava kazo en kiu altrangaj oficistoj de
PP estis implikitaj kaj ĝi tre rilatas al la Bárcenas-kazo. Ĝi estis
malkovrita komence de 2009, kvankam la procesoj de la
akuzitoj ne komenciĝis ĝis oktobro 2016 kiel rezulto de la
insistaj provoj de la PP malakcepti la juĝistojn. La polico uzis
la kodvorton “Gürtel” (“rimeno” en la germana lingvo, “correa”
en la hispana) en referenco al la familia nomo de la ĉef-
suspektato, Francisco Correa Sánchez. La kapablo de Correa
plezurigi la riĉulon kaj potenculon kreskigis lian influon ĝis
la grado je akirado de komisionoj por organizi balot-eventojn,
inkluzive sensaciajn amasajn mitingojn en toreejoj. La juĝ-
enketo de Baltasar Garzón komenciĝis post kiam du denunc-
75