Page 78 - heleco-99
P. 78

li agis kiel peranto inter la PP kaj grandaj entreprenoj, intertraktante gravajn publikajn

      kontraktojn kontraŭ grandaj kontantkomisionoj, el kiuj li enpoŝigis parton kaj donis
      la ceteron al Bárcenas. Unu el la stelaj momentoj de la proceso okazis en junio de 2017
      per la apero de Mariano Rajoy. Li estis la unua ĉefministro devigita atesti en tribunalo,
      kvankam li faris tion nur kiel atestanto. Malgraŭ la notoj de Bárcenas, Rajoy neis esti

      ricevinta ajnan gratifikon kaj asertis ne konscii pri la partopreno de la PP en la fraŭdoj
      konfesitaj de Correa. Li insistis ke li simple fiksis partian politikon kaj havis nenian
      farendaĵon kun ĝia ekonomio. En januaro de 2019, Bárcenas asertis ke la polico kaptis

      dokumentaron pruvantan ke Rajoy kaj aliaj PP-gvidantoj ricevis monon.
      La 17-an de majo de 2018, la Nacia Kortumo deklaris 27 individuojn kaj la PP-n kiel
      juraj entoj kulpaj je fraŭdo kaj monlavado. Correa estis kondamnita al 51 jaroj kaj dek

      unu monatoj da enprizoniĝo; Crespo, al 37 jaroj kaj ses monatoj; Bárcenas, al 33 jaroj
      kaj kvar monatoj kaj monpuno de 44 milionoj da eŭroj; lia edzino, Rosalía Iglesias Villar,
      al 15 jaroj kaj unu monato; Guillermo Ortega (iama urbestro de Majadahonda), al 38

      jaroj kaj tri monatoj; José Luis Izquierdo López, al 17 jaroj kaj sep monatoj; Jesús
      Sepúlveda (iama urbestro de Pozuelo de Alarcón kaj eksedzo de Ana Mato), al 14 jaroj
      kaj kvar monatoj; José Luis Peñas (iama urb-konsiliano de Majadahonda kaj denuncinto
      de la Gürtel-afero), al 4 jaroj kaj naŭ monatoj; Álvaro Pérez Alonso estis absolvita. La

      PP estis monpunita je 245.492,80 eŭroj kiel profitanto de la reto Gürtel danke al la
      nigra kaso de la partio, per kiu la makleroj pagitaj de entreprenoj kontraŭ publikaj
      kontraktoj estis uzataj por financi la partion kaj riĉigi kelkajn individuojn. La juĝisto

      deklaris ke la aserto de Rajoy, ke li nenion sciis pri tiu kontraŭleĝa mono, ne estis “sufiĉe
      kredinda”. La damaĝo al la reputacio de la partio estis nekalkulebla kaj igis la registaron
      perdi post kiam la PSOE prezentis kaj gajnis parlamentan moción de deklaro de ne-
      konfido contra la regantaro de Rajoy la 1-an de junio. Dum la debato pri tiu mocio de

      cenzuro, la deputito de Podemos, Irene Montero, elnomis sesdek gravajn kazojn de
      korupto en kiuj la PP estis implikita. En la sentenco de la juĝo pri la kontraŭleĝa financ-
      ado de la valencia PP, oni konstatis, ke tri milionoj kaj duono da eŭroj estis uzataj por

      balotaj elspezoj de la partio, inkluzive de la organizo de kalumnia kampanjo kontraŭ
      la ĝenerala sekretario de la PSOE. José Luis Rodríguez Zapatero.
      La “kazo Gürtel”, nomita ankaŭ “kazo Bárcenas”, pri kiu ni jam informis, havis ian

      sekvon eĉ post la finiĝo de la regado de Rajoy kiam, rezulte de enketo far la Hispana
      Kontraŭkorupta Prokurorejo, oni malkovris aferon rilate al tiu skandalo, kiu estis
      nomita “kazo Kitchen” (“Kuirejo” en la angla lingvo). En tiu afero estis implikita la

      komisaro José Villarejo –denove tiu ulo– kaj la ankaŭ komisaro Eugenio Pino, same
      kiel Sergio Ríos, iama ŝoforo de Luis Bárcenas. Temis pri operacio por ŝteli informojn
      de la iama kasisto de la PP kiu povus damaĝi alrangulojn de la partio.
      En 2013, la Ministerio de Internaj aferoj, tiam komandita de Jorge Fernández Díaz,

      efektivigis ĉi tiun operacion kun la helpo de  Villarejo por ŝteli kompromitigajn
      dokumentojn de Luis Bárcenas dum li estis en malliberejo. Laŭ la ĵurnalo El Mundo,
      la  polico  sukcesis  ŝteli  de  Luis  Bárcenas  lian  personan  taglibron,  kontadajn

                                                          78
   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83