Page 68 - heleco-99
P. 68
redukto de la bonfara ŝtato kaŭzis ke deputitoj de la PNV kaj ERC komencis fari
malamikajn demandojn pri la buĝeto de la Krono. Elreviĝo pri la monarkio
disvastiĝis dum la ekonomia krizo post-2010 kiel parto de la ĝenerala indigno pro
la korupto. La 8-an de majo 2010, Juan Carlos spertis pulmoperacion kiu
komence verŝajne estis pro kancero. Ĝi estis la komenco de progresiva
plimalboniĝo en lia sano kiu inkludis intervenojn por enplanti al li genuajn kaj
koksajn protezojn. La pozicio de la reĝo plimalboniĝis en la jaro 2012 pro la
enketo pri la fraŭda komerco de lia bofilo Iñaki Urdangarín. La situacio
pligraviĝis post kiam la monarko estis vundita pro falo dum ĉaso de elefanto en
Bocvano en aprilo de 2012, kio provokis impeta kritiko, interalie ĉar li malkaŝis
sian rilaton kun la german-dana 40-jaraĝa entreprenistino Corinna Larsen, kiu
akompanis lin en tiu vojaĝo. Ili estis renkontiĝintaj en februaro de 2004, kiam
Corinna ankoraŭ estis edzino de la princo Casimir zu Sayn-Wittgenstein, el kiu ŝi
disiĝos baldaŭ poste. En la kunteksto de la ekonomia krizo, kun senlaboreco super
25 elcento, la foresto de la reĝo de Hispanio por esti en safaro kun adulta rilato
kaŭzis enorman damaĝon al lia populareco.
Kun la kreskanta por-respublikana sento, la “Urdangarín-kazo” plue influis la
kredindecon de la monarkio. La skandalo estis ekfunkciigita per la rolo de la reĝa
familio en la ŝajne soci-utila konsilanta firmao de Urdangarín nomita Instituto
Nóos. Pri la skandalo de la kazo Noos kaj ties rilato kun la bofilo de la reĝo, Iñaki
Urdangarín, ni jam iome informis per la antaŭa ĉapitro, raportante pri la koruptado
okazinta dum la regado de Zapatero, sed la afero estis malkovrita kaj iĝis publika
skandalo dum la etapo de regado de Rajoy, kiun ni priskribas ĉi tie. Kiel sciate, en
la jaro 2004, Urdangarín, kiu kiel rezulto de sia geedziĝo kun la Infantino Cristina
ricevis la titolon de Duko de Palma, estis la direktoro de la Instituto Nóos, de kiu
lia edzino estis listigita kiel administrantino. Inter la jaroj 2004 kaj 2006, Urdangarín
kaj lia partnero, Diego Torres, organizis aranĝojn el kiuj ili ricevis astronomiajn
kotizojn. Lia rolo estis komence malkovrita en la kadro de la fama korupta kazo de
Palma Arena, en kiu estis implikita la eksprezidanto de la PP en Balearaj Insuloj,
Jaume Matas. La enketo malkaŝis ke, dank' al la percepto de la reala influo de
Urdangarín kaj sen ia publika konkuro, la Instituto Nóos ricevis grandegajn
kvantojn da publika mono en la Balearoj kaj la Valencia Komunumo por fikciaj aŭ
skandale multekostaj servoj: du konferencoj en 2005 kaj 2006 pri turismo kaj sporto
por la tiel nomata “Illes Balears Forum” kostis po pli ol unu miliono da eŭroj. La
fakturitaj elspezoj inkludis 80.000 eŭrojn por “kvar tagmanĝoj, tri vespermanĝoj
kaj ses coffee breaks” por la ĉeestantoj. Same, en la Valencia Komunumo, la Generalitat
kaj la Urbodomo pagis pli ol tri milionojn da eŭroj por la organizado de tri kongresoj
«Valencia Summit» pri la avantaĝoj por urboj gastigantaj sportajn eventojn, kiam
la reala kosto de ĉiu kongreso estis de nur cent mil eŭroj. Laŭ la fiskaj aŭtoritatoj,
la Instituto Nóos kaj kompanioj ligitaj al ĝi fakturis almenaŭ 16 milionojn da
eŭroj al diversaj publikaj kaj privataj entoj, kaj preskaŭ 40 elcente el iliaj profitoj
68