Page 74 - heleco-99
P. 74
kazoj Filesa kaj Naseiro- estis origine pro la bezonoj de balot-
financado de la partioj. Kompreneble, tuj kiam la mono komencis
cirkuli, parto el ĝi estis deturnita al la poŝoj de individuoj sur
ĉiuj niveloj de la politika piramido, ekde la trono ĝis la plej mal-
altranga urb-konsilantano. Al tio aldonindas, kiel jam menciite,
tion ke la juĝistaro traktis la problemon de koruptado per
ega malrapideco.
Nun ni priskribos la korupt-kazojn de la etapo de regado de
Rajoy. Kelkaj el tiuj kazoj generiĝis jam dum la prezidanteca
etapo de Aznar; iuj grandaj skandaloj bezonis pli ol
jardekon por esti publike konataj. Luis Bárcenas estis elektita
de Aznar kiel manaĝero de la PP en 1989. Rodrigo Rato estis
tre grava en la Registaro, kaj Eduardo Zaplana estis tre
influopova en tiu periodo. Ĉiuj tri estis en la centro de
koruptskandaloj rilataj al multaj eŭro-milionoj, la unua el kiuj
komenciĝis en 2009 kiam, kadre de la enketo de la Gürtel-
intrigo pri la financado de la PP, la juĝisto Garzón demandis
al la svisaj aŭtoritatoj ĉu Luis Bárcenas havas financon en
bankoj de Ĝenevo. Kun granda alarmo de la gvidantaro de
la PP, oni eksciis, ke tie li havis personan riĉaĵon de 48,25
milionoj da eŭroj, amasigita dum la jaroj kiam Bárcenas
laboris kun Álvaro Lapuerta, kasisto de la PP inter 1993 kaj
2008 ĝis Bárcenas sukcedis lin en tiu funkcio. Ambaŭ uzis la
paralelan kontadon de la partio por enkanaligi grandegajn,
nedeklaritajn, kontraŭleĝajn mondonacojn al la PP. Krom la
sumoj kiujn Bárcenas konservis por si, tiu mono estis uzita
por pagi diversajn elspezojn de la partio, inkluzive de
gratifikoj por ĝiaj altaj postenuloj. Kiam Bárcenas unue estis
esplorita, Mariano Rajoy asertis ke ĝi estis politike motivita atako
kontraŭ la partio. Sed post la malkaŝo de la kontoj en Svis-
lando, li igis ke Bárcenas eksiĝu de siaj postenoj kiel PP-kasisto
kaj senatano. Por mildigi la baton, la partio konsentis doni al li
la titolon de konsilisto, kun jara salajro de 255.600 eŭroj, kovri
liajn jurajn elspezojn ĝis 200.000 eŭroj kaj daŭre havigi al li aŭton
kaj sekretarion.
La esploroj de la hispanaj kontraŭ-koruptaj aŭtoritatoj antaŭen-
iris, kio favoris la kunlaboron inter la hispanaj tribunaloj kaj
la svisaj aŭtoritatoj ekde 2012. La rezulto estis ke la Popu-
lara Partio, jam sub premo de la komenco de la krizo de
Bankia, en kiu Rodrigo Rato estis implikita, decidis ne
pludaŭrigi la apogon al Bárcenas.
74