Page 76 - heleco-99
P. 76
intoj —José Luis Peñas, el Majadahonda, kaj Ana Garrido Ramos,
el Boadilla del Monte— informis la policon. La sekva akuzo al
la populara urbestro de Boadilla, Arturo González Panero,
kondukis al lia eksiĝo kaj ekzilo, kaj la polico petis la
areston de lia sukcedinto, Juan Siguero. La urbestroj de la PP
de Majadahonda, Boadilla, Pozuelo de Alarcón kaj Arganda del
Rey kaj eksaj konsilistoj de la registaro de la Komunumo de
Madrido de la PP estis akuzitaj pro esti enspezintaj pli ol kvar
milionojn da eŭroj pro la kontraŭleĝa aljuĝo de kontraktoj
kaj la ankaŭ fraŭda koncesio de konstrupermesiloj.
Same kiel en la plej multaj el tiuj kazoj, la ĉefaj akuzoj estis
subaĉeto, monlavado kaj impostfraŭdo. En ĉi tiu okazo, la
implikitoj estis vasta reto kontrolita de Correa, kiu konsistis
el PP-komercistoj kaj politikistoj, partoprenintoj en kontraŭ-
leĝaj agadoj ligitaj al la financado de la partio kaj manipulado
de ofertoj por publikaj kontraktoj en aŭtonomaj komunumoj
regataj de la PP, precipe la Valencio kaj Madrido, sed ankaŭ
Galegio. Pere de Orange Market, firmao de Correa dediĉita al
organizado de eventoj, estis faritaj donacoj kaj kontantpagoj al
PP-politikistoj, inkluzive de la pago de vestokompletoj por
Francisco Camps, Ricardo Costa kaj aliaj altrangaj oficuloj de
la valencia PP. Ĉi tiuj kaj aliaj pagoj estis faritaj kontante,
per kvincent-eŭraj bank-notoj, de la iama sekretario pri
organizo de la galega PP, Pablo Crespo, administranto de
Orange Market kaj unu el la ĉefaj partneroj de Correa. La
tajloro kiu malkovris la intrigon denuncante la donacojn de
vestokompletoj perdis sian labor-postenon. Oni kalkulis ke la
agado de la reto, per impostfraŭdo kaj nenecesaj aŭ ŝveligitaj
kontraktoj por konstrulaboroj kaj urbaj servoj, kostis al la publi-
ka trezoro ne malpli ol 120 milionoj da eŭroj. La personaj en-
spezoj de Correa eble estis proksimume 9 milionoj da eŭroj.
La monenspezoj estis tiom grandaj ke Correa —moknomita
“Don Vito” de liaj amikoj— malkaŝe kalkulis grandajn mon-
sumojn dum manĝado en la luksa madrida restoracio Sorolla,
kie li estis kutima kliento. Laŭŝajne, li ankaŭ organizis orgiojn
por politikistoj kaj pasigis tiom da tempo en proksima bordelo
nomita Pygmalion ke li kaj liaj partneroj nomis tiun bordelon
“la oficejo”. Por administri sian ĉiam pli kompleksan imperion,
Correa organizis teamon de konsilistoj, revizoroj kiuj faris
kontadon de la subaĉetaĵoj kaj donacoj, kaj advokatojn kiuj
kreis fikciajn firmaojn en Hispanio kaj eksterlande por kaŝi
76