Page 69 - heleco-99
P. 69
venis el publikaj kasoj. Dokumentoj konfiskitaj de Nóos rivelis
ke grandaj monsumoj estis deturnitaj al impostaj paradizoj
kiel ekzemple Belizo.
En la jaro 2005, Urdangarín kaj lia edzino aĉetis luksan loĝejon
en la ekskluziva barcelona kvartalo de Pedralbes per 6 milionoj
da eŭroj, kio vekis suspektojn pri la deturniĝo de publikaj mon-
rimedoj tra Nóos. La Reĝa Domo sufiĉe zorgis pri la honest-
eco de Urdangarín ĉar organizis oran ekzilon por li kaj lia fa-
milio en Vaŝingtono, kiel reprezentanto de Telefónica, en aprilo
de 2009, kun salajro de unu miliono da eŭroj. En junio de 2011,
la partnero de Urdangarín, Diego Torres, estis akuzita kaj la
7-an de novembro kontraŭkoruptaj prokuroroj traserĉis la ĉef-
sidejon de la Instituto Nóos en Barcelono. Post du tagoj, kaj
Torres kaj Urdangarín estis akuzitaj je dokumenta falsaĵo,
fraŭdo kaj malversacio de publika financo. En aprilo de 2012,
post kiam Urdangarín rifuzis partopreni en komuna defenda
strategio, la repuŝita Torres komencis publikigi kompromitajn
retpoŝtojn de sia iama partnero.
Tiuj retpoŝtoj, publikigitaj dum la sekvaj monatoj, insinuis ke
la reĝo helpis al Urdangarín akiri kontraktojn kaj rivelis ke
Corinna zu Sayn-Wittgenstein estis implikita en la organizo
de la Valencia Summit. En fama intervjuo kun la ĵurnalistino
Ana Romero, Corinna neis esti implikita en Nóos, sed agnoskis
ke la reĝo petis al ŝi trovi laboron por Urdangarín en la mondo
de la internacia sporta sponsorado en kiu ŝi moviĝis. Kiam la
infantino Cristina estis akuzita, la Reĝa Domo decidis lasi
Urdangarín defendi sin. La defenda strategio de Cristina estis
deklari ke ŝi sciis nenion kaj ke ŝi agis blindigita de amo al
sia edzo. La maltrankvilo, ke ĉio ĉi kaŭzis sur la Reĝo, estis
respegulita en lia kristnaska mesaĝo de la jaro 2011. Responde
al kreskantaj kritikoj de la maldekstraro kaj de vaskaj, kata-
lunaj kaj galegaj naciistoj, li parolis pri korupto, sen mencio
pri Urdangarín, kaj deklaris, ke la justico estas egala por ĉiuj.
La 29-an de decembro 2011, Urdangarín estis formale akuzita
je misfarado, malversacio, fraŭdo kontraŭ la Administracio
kaj impostfraŭdo. En junio de 2018, li estis kondamnita al kvin
jaroj kaj dek monatoj en malliberejo. La damaĝo al la krono
estis grandega. La reĝo devis konsenti ke sia filino estu akuzita
pro la supervivo de la monarkio.
Ŝajnis pli kaj pli evidenta ke la monarko estis malŝparinta la
enorman politikan kapitalon kiun li akumulis inter la jaroj
69