Page 79 - heleco-99
P. 79

dokumentojn de PP, notojn pri la neregula financado de balot-

          kampanjoj en Madrido kaj notojn rilate al la fiska situacio de
          la partio.  La  23-an de oktobro  de 2013, la  loĝejo de Luis
          Bárcenas  estis  atakita  de  Enrique  Olivares  García,  kun
          historio de rabo kun forto kaj posedo de drogoj, konata kiel

          falsa pastro en la kazo Kitchen. Li estis kondamnita al 22
          jaroj de malliberejo pro enrompo en la domon kaj minaco al la
          edzino de Bárcenas, ŝia filo, kaj iu mastrumistino per revolvero.

          Li admonis ilin dirante “la teatraĵo estas finita”, kaj aldonis ke
          “li estis tie por preni ĉion kion sinjorino Iglesias (edzino de
          Bárcenas) sciis estis kaŝita en la domo”, temante pri la tiel

          nomitaj “Bárcenas-paperoj” kiuj estis la supozebla konto-
          registro B. de la PP. Rezulte de la esploro farita de la Nacia
          Kortumo, oni eksciis pri la kontraŭleĝaj agadoj de Villarejo

          kaj la enhavon de la konto-registro B de la PP. En februaro
          de 2023, la Kontraŭkorupta Prokurorejo petis 15-jaran punon
          je mallibereco kaj 33-jaran malkvalifikon por la eksministro
          Jorge Fernández Díaz pro la deliktoj de kunkulpeco, defraŭdo

          kaj agado kontraŭ privateco, kaj 19-jaran punon je malliberejo
          por la emerita komisaro José Manuel Villarejo. Same oni
          petis 15 jarojn da malliberejo por la eksa Ŝtata Sekretario pri

          Sekureco Francisco Martínez kaj por la eksa Direktoro de
          la  Nacia  Polico  Eugenio  Pino.  Kiam  oni  redaktas  ĉi  tiun
          tekston  ankoraŭ  oni  ne  konas  la  rezulton  de  tiu  proceso;
          kiel sciate la justico en ĉi tiu lando ne tro rapidas.

          Krom tiuj korupt-skandaloj en la pinto de la reganta PP, en kiuj
          estis implikitaj eĉ ministroj, tiu partio ege koruptadis ankaŭ en
          iuj hispanaj regionoj, ĉefe en Valencio. Grava persono de tiu

          partio kies nomo tre aperis en la informmedioj dum kelkaj jaroj
          estis Rita Barberá. Ŝi estis urbestrino de Valencio-urbo dum
          multaj jaroj kaj poste eĉ senatanino. Ŝi mortis en novembro de

          2016, kiam la tribunaloj komencis prijuĝi aferojn en kiu ŝi estis
          implikita. Ŝia nomo aperis jam, kiel ebla komplicino, en la kazoj
          Gurtel kaj Noos. Alia kazo, nomita “Rita Leaks”, rilatis rekte al

          ŝi. Temis pri neklaraj elspezoj kiujn la urbestrino faris, laŭ akuzo
          de iu valencia partio. Compromís denuncis ke multenombraj
          fakturoj respondis al luksaj elspezoj kaj montris eblan neregulan
          financadon de la Valencia PP. La tribunaloj opiniis ke tiuj

          faroj ne havis kriman gravecon.
          Ne tiom favoraj al Rita Barberá estis aliaj kazoj rilataj al ŝi.
          La “kazo Taula” temis pri afero de monlavado, defraŭdo kaj

                                                              79
   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84