Page 80 - heleco-99
P. 80
subaĉeto far multaj gravuloj de la PP de Valencio. Kiam la justico
entreprenis la proceson pri tiu afero, la PP men suspendis la
partian membrecon de Rita Barberá kaj kelkdeko da valenciaj
postenuloj kiel Alfonso Grau, iama vicurbestro de Valencio,
kaj Alfonso Rus, iama prezidanto de la Provinca Konsilio de
Valencio kaj prezidanto de la PP en Valencio. La “kazo Azud”
rilatis al supozita pago de komisionoj al publikaj funkciuloj kaj
de la PP kaj de la PSOE k. a. por favori la aljuĝigon de kon-
traktoj, ĉefe ligitaj al urba planado, inter 1999 kaj 2013, kon-
centritaj ĉefe al la Urbodomo de la valencia ĉefurbo, sed ankaŭ
al aliaj municipoj el la valencia regiono. Azud estas digo, kiu
deturnas parton aŭ la tutan fluon de rivero de ĝia natura kurso
kaj io simile estis koruptskemo antaŭenigita de komercisto Jaime
Febrer. Tial la nomo donita al la kazo. La intrigo naskiĝis en
la internaĵoj de la Valencia Urba Konsilio kun la kompliceco de
Rita Barberá, ŝia bofrato José María Corbín kaj ŝia dekstra mano
Alfonso Grau en elstara rolo, la intrigo etendis siajn tentaklojn
al la PSPV, man-en-mane kun la advokato José Luis Vera, tre
proksima al la partio. La juĝproceso daŭris kvin jaroj post la
morto de Rita Barberá, sed Alfonso Grau estis enkacer-
igita dum iom da tempo kaj estis punita pagi ioman mon-
sumon. Aliaj implikitoj estis kondamnitaj al diversaj punoj.
Ankaŭ la entreprenisto Jaime Febrer kaj José María Corbín
estis kondamnitaj al enkarceriĝo.
La koruptado ne estis afero ekskluziva de la PP, sed dum la reg-
ado de Rajoy la kazoj je koruptado estis speciale multenombraj
kaj gravaj en tiu partio. Ĝenerale, la teniĝo de la partia gvidant-
aro, kiam malkovriĝis novaj skandaloj, estis nei ilin kaj rifuzi
la respondecon de la partio pri ili. Kiam estis publikigitaj la unuaj
informoj pri la afero Gurtel, Rajoy deklaris ke ĝi ne estis intrigo
de la PP sed intrigo kontraŭ la PP. Poste evidentiĝis la kulpeco
de tiu partio en la aferoj Gurtel, Kitchen, Azud, Taula… kaj la
partia reago estis suspendi la membrecon de la personoj pli
rekte implikitaj en la skandaloj. Tiele oni apartigis el la partio
ulojn kiaj la iama ministro Jorge Fernández Díaz, Rita Barberá
kaj multaj aliaj PP-anoj de la Valencia regiono.
Alia fama kazo je suspendo de la PP-membreco estis tiuj de
Sonia Castedo, iama urbestrino de Alakanto kaj Luis Díaz
Alperi, kiu antaŭis ŝin en tiu posteno, kaj aliaj urb-gravuloj
de Alakanto, kaj Orihuela. Ili estis imputitaj en la t. n. “kazo
Brugal”, pri kiu ni jam raportis per la antaŭa ĉapitro. Sonia estis
80