Page 81 - heleco-99
P. 81

denuncita far la socialista grupo de la Urb-Konsilio de Alakanto

          pro influtrafiko kaj fraŭdo pri la plano de disvolvigo en iu urba
          kvartalo. En Aprilo de 2009, kelkaj el la plendoj estis definitive
          arkivitaj de la Kontraŭ-Korupta Prokuroro, kaj aliaj estis provi-
          zore arkivitaj atendante la decidon pri la tuta kazo far la Su-

          pera Kortumo de la Valencia Komunumo. En oktobro 2010, la
          Kontraŭ-Korupta Prokuroro faris akuzon kontraŭ Sonia Castedo
          esti implikita en la koruptintrigo de la kazo Brugal en la pri-

          laborado de la nova Ĝenerala Plano por Urba Planado de
          Alakanto (PGOU), kune kun ŝia antaŭulo, la PP-ano Luis Díaz
          Alperi, kaj la konstruo-entreprenisto, Enrique Ortiz Selfa. La

          Prokuroro akuzis ŝin je subaĉeto, influkomerco kaj malkaŝo
          de privilegia informo, notante ke ŝi estis pagita per donacoj.
          Sonia Castedo deklaris ke “Ortiz ricevis nenion el tio kion li

          petis”, akceptante unu el la donacoj: jaktovojaĝo al Balearaj
          Insuloj. Laŭ malkaŝo de polica esploro, en la kunteksto de la
          redaktado de la PGOU de Alakanto, inter Majo 2008 kaj junio
          de 2010, la konversacioj inter Enrique Ortiz kaj Sonia Castedo

          estis preskaŭ ĉiutagaj, kio por la polico pruvas “kunlaboron
          de la respondeculoj pri la Urba Planado kun la entreprenisto”.
          La 22-an de majo de 2011, Sonia Castedo atingis la plej bonan

          balotan rezulton en la historio de Alakanto por la PP, irante de
          15 ĝis 18 konsilianoj (per 15.000 pliaj voĉoj), malgraŭ la kazo
          Brugal. Tamen, en oktobro de 2012, ŝi estis akuzita de la Supera
          Justica Kortumo de Valencio pro la supozata manipulado de la

          Urba Planado de Alakanto. La 23-an de decembro de 2014, post
          esti vokita por atesti la 16-an de januaro 2015 kiel akuzita pri
          diversaj eblaj deliktoj, Sonia prezentis sian demision kiel urb-

          estrino de Alakanto. La proceso daŭrigis sian kurson, sed ĝia
          provizora arkivado estis dekretita la 12-an de majo 2016,
          ĉar la magistrato taksis ke la preciza identigo de la krimoj

          “ne  estis  farita,  tial  ke  la  transskribo  de  la  konversacioj,
          kiun la polico povas fari, se povus esti uzataj por komenci
          enketon, sed ne nepre devas subteni akuzon”. En decembro de

          2016, la Provinca Tribunalo dekretis la finan arkivon de la kazo,
          konkludante ke ekzistis “neniaj specifaj datumoj kiuj priskribus
          deliktan agon atribueblan al iu ajn publika funkciulo”. La tribu-
          nalo rifuzis la apelaciojn prezentitajn de la Kontraŭkorupta

          Prokuroro kaj la PSPV kontraŭ la suspendo de la proceso. En
          januaro de 2017, iu juĝisto denove juĝis Sonian pro falsado de
          la PGOU de Alakanto favore al Ortiz. En julio de 2021, Sonia

                                                              81
   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86