Page 16 - argentinaj verketoj
P. 16
moj; kelkfoje ĉi tiuj bildoj reprezentas personojn, kiuj
ankoraŭ ne estas sanktuloj, kiel tiuj pri Ceferino Na-
muncurá, la «tehuelĉa» indiano, kies beatecon anko-
raŭ oni ne proklamis en Romo. Kaj tio, kion oni
povas konsideri malrespektajon: en iu ranĉo, inter la
multego da sanktulbildoj, mi vidis la foton de la
hispana kantisto Raphael.
Tiu ĉi kulto al la sanktuloj okazigis la «misaĉiko-n».
E1 ĉiuj kutimoj de ĉi tiu popolo, neniu montras tiel
evidente la sinceran naivecon de ĝia fido.
En la kalĉakiaj preĝejoj oni vidas malmultajn sanktul-
statuojn. Tio ti okazas ĉar la preĝejoj, same kiel la
kalĉakia popolo, estas tre malriĉaj; krome estus ne-
eble arigi la multajn sanktulojn preferatajn de la kal-
ĉakioj. Tie ĉi la sanktuloj estas privataj posedaĵoj kaj
neniu konas ĝiajn nomojn. La devotuloj nomas ilin laŭ
la nomo de la proprietulino kaj por ili estas nun «la
sanktulo de sinjorino Rosa» aŭ la «sanktulo de sinjor-
ino María». La statueto okupas la ĉefan ĉambron sur
la altareto kovrita per vitra kloŝo gardanta ĝin kontraŭ
la polvo kal kontraŭ la muŝaj malrespektaĵoj. Kelkaj
el ĉi tiuj sanktuloj famas kiel miraklistoj kaj tiam sur
la muroj pendas multaj votoferoj.
Dum la seka vetero, kiam la pluvomanko minacas
ruinigi la rikolton, unu aŭ pluraj kamparanoj decidas
oferi meson al la sanktulo de sinjorino Rosa, por ke ĝi
pluvigu sur la teron. Estas tiam, kiam en la mirinda
kalĉakia pejzaĝo aperas la «misaĉiko», la bunta, lanta,
unutona pilgrimado de sanktulo serĉanta preĝejon,
kiu eble distancas je pli ol dek kilometroj.
16