Page 15 - argentinaj verketoj
P. 15
ĉas al sia diino, post kiam ili kultis la Dion de la
blankuloj. Tio estas, unue ili kultas Dion kaj poste ili
kultas sian diinon.
Por trompi la hispanajn aŭtoritatulojn ili adaptis sian
religion al la katolika kaj koincidigis siajn paganajn
festojn kun tiuj de la nova religio. Oni malpermesis al
ili festi la Caja-on, t. e., la feston de Paĉamama, sed ili
koincidigis ĝin kun la Karnavalo, kiu ankaŭ estas ĝoj-
iga festo; kaj ĉi tie, en Amaicha del Valle, malgranda
urbo de la Kalĉakiaj Valoj de Tukumano, kien oni in-
vitis min pasigi tiujn gajajn tagojn, oni malkaŝe no-
mas ĝin hispane «la fiesta de Paĉamama».
Ankaŭ oni malpermesis al ili celebri la feston de Ciki,
dum kiu la kalĉakioj oferis al la kruela dio infanon
naskitan post la la antaŭa festo, t. e., infanon ankoraŭ
ne unujaran. Kompreneble, la hispanoj malpermesis la
infanoferojn kaj nun la infanoj estas anstataŭigataj de
«guaguas», t. e., de pupetoj el bakita pasto. Anstataŭ
pendigi sur la arboj la oferojn al la kruela dio, ili
pendigas mangaĵojn kaj frandaĵojn sur salikaj branĉoj
kaj 1a Cika festo transformiĝis en la nunan ĵaŭdon de
la kunpatrinoj (jueves de las comadres) per kiu ko-
menciĝas la Caja-o.
Sed ili faris iom pli: ili adaptis la katolikan religion
kaj transformis ĝin en politeistan, ĉar ili ne adoras
Dion, sed adoras la sanktulojn. Mi opinias ke en la
tuta katolika mondo ne ekzistas popolo kiu tiel pro-
funde kultas la sanktulojn kiel la kalĉakioj. En la
humilaj ranĉoj, najlitajn sur la adobaj muroj, oni vidas
multnombrajn bildojn pri sanktuloj kun maloftaj no-
moj; kelkfoje ĉi tiuj bildoj reprezentas personojn, kiuj
15
ankoraŭ ne estas sanktuloj,