Page 17 - argentinaj verketoj
P. 17
Tra la montetoj oni aŭdas kadencan, ritman, tambur-
egan tondradon. Sur la vojo leviĝas safrankolora polv-
amaso. La tamburega tondrado alproksimiĝas; aldon-
iĝas akordionaj nazosonoj kaj poste eksonas fluta la-
mento. La muziko de ĉi tiuj tri instrumentoj konsistas
nur el tri aŭ kvar notoj ripetiĝantaj laŭ ununura moti-
vo; ĉe vojkurbiĝo ekaperas kolora brilego: ĝi estas la
«misaĉiko». Unue iras la tri muzikistoj; postiras amas-
ego da knaboj portantaj multkolorajn oriflamojn ĉirk-
aŭantajn la portilon; poste iras la "promesanto" kaj
iliaj geparencoj kaj invititoj. La oriflamportantoj estas
filoj aŭ nevoj de la promesanto aŭ de la invititoj. Ju
pli da oriflamoj, des pli bona estas la ekonomia situa-
cio de la promesanto.
La procesio antaŭeniras lantema, kun la flegmo de la
kalĉakio kiu neniam urĝiĝas; ĝi sin direktas al la ran-
ĉo de la sanktulproprietulino, kiu atendas ĝian al-
venon.
17

