Page 14 - argentinaj verketoj
P. 14
Tiu ĉi jarcenta praktiko muldis ilian spiriton same,
kiel tiuj metalaĵoj tegitaj per nobla metalo, ĉar la kal-
ĉakia spirito konsistas el solida nukleo, kiu formas
ĝin, la kulto de Paĉamama tegita de subtila tavolo, kiu
briligas ĝin, la kulto de Kristo. Sed la kulto de Pa-
ĉamama alvenas ĝis la fundo de la spirito kaj ĝi estas
sento, dum la kulto de Kristo kuŝas supraĵe kaj estas
nur kutimo. Kaj en ĉiuj agoj de ti tiu popolo aperas
ambaŭ religioj - supermetitaj super ĝia spirito.
Ankoraŭ nun, kiam iu ajn kalĉakio, marŝanto aŭ ĉas-
isto en la altaj montoj kaj ĉirkaŭata de la majesto de la
pejzaĝo de siaj valoj vidas la akumuliĝintajn nubojn
anoncantajn la timindan neĝoŝtormon, deĉevaliĝas kaj
ekamasigas rulŝtonetojn por starigi la apaĉeton, la al-
taron de Paĉamama; kiam li amasigas sufiĉe da ŝton-
etoj, li deponas sian oferdonon kaj murmuras la pre-
ĝon al la diino por por ke ŝi malproksimigu la ŝtor-
mon kaj liberigu lin de la Ciki-ajn malbonajojn. Eble
kiam li estos sekura inter la muroj de sia humila ado-
ba ranĉo, li priridos ĉi tiun agon, sed dum la danĝero
atavisma, prapatra impulso revenigas lin en la mil-
jaran kulton de Paĉamama, la eterna Patrintero.
Hispana pastro de la konkero skribis: «Al la kalĉakioj
oni povas altrudi ajnan pentopunon, eĉ la plej rigoran,
kaj ili plenumos ĝin; oni povas postuli, ke ili sin skur-
ĝu dum horoj kaj ili faros tion; sed kiam ili finos la
skurĝadon, ili konsideros, ke jam komplezis al Dio
kaj, senrimorse, ili fordonos sin al siaj pekaj diboĉ-
adoj, kvazaŭ ili ne pekos». La pekaj diboĉoj pri kiuj
parolas la hispana pastro, estas la festo, kiun ili dedi-
14
ĉas al sia diino, post kiam ili kultis la Dion de la
blankuloj. Tio estas, unue ili kultas Dion kaj poste ili
kultas sian diinon.