Page 20 - argentinaj verketoj
P. 20
premantan, trolacigan iradon sub la torturo de la suno,
de la polvo, kaj de la ripetaĉanta muziko, kiam fine
mi alvenis en la domon de la promesanto komenciĝis
la festo honore al Paĉamama, «peka diboĉado». Mi
povas certigi, ke mi vidis pli da diboĉo, pli da peko,
kvankam malpli da fido en multaj el niaj festoj. En
Bonaero, iu anj baptofesto aŭ edziĝofesto estas pre-
tekstoj por pli da diboĉo kaj peko, ol en la festoj, per
kiuj la kaĉakia popolo honoras sian diinon.
Vidante la gajecon de ĉi tiu popolo, kiu ĉiam trovas
pretekston por organizi tiujn festojn honore al sia di-
ino, mi demandas min, ĉu la kalĉakia popolo trovis la
vojon al la feliĉo, al tiu neprenebla kaj forkuranta fe-
liĉo pri kiu vane klopodegas ni, la aliaj homoj.
verkis: KATALIN
Amaicha del Valle (Tucumán), Februaro de 1.985
20

