Page 18 - argentinaj verketoj
P. 18
venon. La procesio haltas antaŭ la ranĉo kaj ĉesas la
muziko. La promesanto petas permeson por kunporti
la sanktulon; la mastrino permesas kaj oni demetas la
vitran kloŝon. Solene oni starigas la sanktulon sur la
portilon. La mastrino aldoniĝas al la procesio, la mu-
zikistoj rekomencas sian ripetiĝantan motivon kaj la
misaĉiko denove ekmarŝas.
La misaĉiko supreniras sur la montetojn, malsupren-
iras en la valojn kaj plilongigas sian marŝadon laŭ
longa ĉirkaŭiro por viziti ĉiujn ranĉojn. Je ĝia paso
ĉiuj salutas ĝin per krucosigno kaj multaj aldoniĝas al
la procesio. Por tio, la aldoniĝanto devas «renkonti la
sanktulon» (la kalĉakioj diras «topar» la sanktulon).
Tiu ĉi portas ĉe la antaŭa parto ruĝan rubandon pend-
antan ĝis la grundo. La «topanto» kisas la rubandon,
pasas sub la portilo kaj aldoniĝas al la irantaro. Kiam
la misaĉiko alproksimiĝas al iu ajn ranĉo, la muzik-
istoj plilaŭtigas la muzikon por atentigi la loĝantojn
pri sia alveno. La ranĉmastro akceptas ĝin kaj regalas
per «ĉiĉo» la muzikistojn, la portantojn kaj la promes-
anton; poste li «topas» kaj aldoniĝas al la procesio
premegata de suno kaj polvo.
Fine, la misaĉiko alvenas al la preĝejo. La promesanto
permespetas al la paroĥestro por celebri meson la
sekvantan matenon. Oni enkondukas la sanktulon en
la preĝejon kaj lokas ĝin tute proksime al la ĉefa al-
taro. La sanktulmastrino legas la preĝon al la sankt-
ulo, pie aŭskultata kaj poste ĉiuj eliras el la preĝejo.
La sekvantan matenon, post la meso, ili reprenas la
sanktulon kaj eliras el la templo. Ekstere, sub silkblua
ĉielo akceptas ilin la somera granda suno pleniganta
18
per fajro kaj lumo la dolĉan kalĉakian matenon.