Page 13 - argentinaj verketoj
P. 13
kruelan, sangavidan kaj venĝeman Ciki, okazigantan
ĉiujn malbonojn suferigantajn la homaron.
Kun la hispanoj venis la misiistoj, kiuj parolis al la
kalĉakioj pri bona dio. Sed la kalĉakioj ne akceptis la
bonan dion de la misiistoj, ĉar ili havis la bonan di-
inon Paĉamama-n, kiu nur postulis de siaj adorantoj,
ke ili ĉiam gaju, ĝoju kaj ĝuu la bonaĵojn de la vivo,
ĉar nur se ili estas gajaj ŝi fruktigos la kampojn kaj
multigos la gregojn. Se ili havis tian bonan diinon,
kial ili akceptu la dion de la misiistoj? Sed ĉi tiuj estis
apogataj de la harditaj hispanaj soldatoj kaj ba1daŭ
okazis konflikto. La jezuita pastro Lozano en sia
«Historio de la Kompanio de Jesuo en la paragvaja
provinco», diras: «Estas Kalĉakio famega valo, de tiu
tukumana provinco, konata pro la multa hispana san-
go verŝita de la krueleco de tiaj sovaĝaj loĝantoj». Tio
estas, la kolizio inter hispanaj kaj kalĉakioj, inter
Kristo kaj Paĉamama okazis la milito, aŭ pli bone, la
militoj longe daŭradis.
La kalĉakioj estis venkitaj kaj ili devis akcepti la no-
van dion. Baldaŭ la konduto de la hispanaj soldatoj
kaj precipe iu de iliaj mastroj pruvis al la kalĉakioj, ke
la bona dio estis bona nur por la blankuloj, ĉar por la
indianoj li estis tiel malbona kiel Ciki. Tial, malgraŭ
la nova altrudita religio, ili ne forlasis la miljaran kul-
ton de Paĉamama; publike ili kultis la altruditan dion,
sed en la sekreto de siaj hejmoj kaj en la profundo de
siaj arbaroj ili daŭrigis la kulton de Paĉamama. Kaj
dum pli ol tri jarcentoj ili samtempe praktikis ambaŭ
religiojn.
13