Page 19 - argentinaj verketoj
P. 19
ĉielo akceptas ilin la somera granda suno pleniganta
per fajro kaj lumo la dolĉan kalĉakian matenon.
La tamburado invitas al ekiro kaj denove la misaĉiko
komencas sian pilgrimadon tra la polvaj vojoj, kvazaŭ
luma, kolora makulo enŝoviĝanta tra la soleneco de la
kalĉakia pejzaĝo.
Dum la reveno neniu aldoniĝas. Se iu ajn aldoniĝus, li
estus konsiderata kiel profitemulo, kiu volas parto-
preni la feston al la diino, ne partopreninte la feston al
la sanktulo. Kontraŭe, dum la reveno la misaĉiko
franĝiĝas; alveninte al la ranĉoj, la loĝantoj forlasas
ĝin por repreni siajn laborojn. Sed multaj daŭrigas,
ĉar la festo ankoraŭ ne finiĝis.
Ili lasas la sanktulon en la ranĉo de la mastrino, sur la
altareto, sub la vitra kloŝo, ĉirkaŭata de votoferoj kaj
la misaĉiko daŭrigas sian vojon ĝis la ranĉo de la
promesanto. Atveninta ĉi tien ili konsideras, ke jam
finiĝis la sanktula festo kaj i1i pretiĝas komenci la
feston al Paĉamama, tio estas, tiam komencas la «pe-
kaj diboĉadoj», kiel diris la hispana pastro.
Iam mi deziris partopreni en ĉi tiuj pekaj diboĉadoj
kaj mi aldoniĝis al misaĉiko. Kiam ĉi tiu alproksim-
iĝis, mi salutis la sanktulon per krucosigno kaj poste
mi «topis» ĝin. Mi kisis la ruĝan rubandon, kliniĝis,
pasis sub la portilo kaj aldoniĝis al la sekvantaro.
Dum horoj mi iradis sub la fajra suno, ĉirkaŭita de
densa polvamaso. Mi aŭskultis la preĝon kaj pasigis
la nokton en la preĝeja placeto kun la aliaj parto-
prenantoj, kiuj rakontadis al mi siajn problemojn. La
sekvantan matenon, post la meso, mi rekomencis la
premantan, trolacigan iradon sub la torturo de la suno,
19
de la polvo,

