Page 38 - argentinaj verketoj
P. 38
Mi no volis koni la rifuĝejon do la fuĝinto: el kiu ne
scias, oni ne povas elpreni informojn. Mi tre bone
konas la siginifon de la polica eŭfemismo ”lerte
demandita”. En mia lando mi suferis kelkajn el tiuj
“lertaj demandaroj”, kaj mi scias, ke estas tre mal-
facile prisilenti.
Plej bone estos, se ili trairos Paraná-on kaj rifuĝos
en la najbara Paragvajo. Sed ili ne povis fari tion, ĉar
ili ne havas monon. Tial ŝi dungigis sin por gajni ion
da mono por fuĝi ambaŭ.
Mi promesis pagi al ŝi kaj krome doni sufiĉe da mo-
no kiu permesu al ili travivi iom da tempo en la naj-
bara bordo, sed ŝi ne volis akcepti, ĉar al ŝi ŝajnis, ke
tio estis ricevi almozon. Por trankviligi ŝin mi diris:
Aŭskultu, knabino. Tiu viro, kiu ĵus foriris rajdanta
sur sia bela ĉevalo, estas tiom danĝera, aŭ eble pli,
ol yaguareté, mi eĉ kuraĝas diri, ke li mem estas
yaguareté. Vi jam scias, ke ĉi tiu neniam rezignas
sian predon. Al mi sufiĉis vidi la rigardojn, kiujn li
direktis al vi, por konjekti, ke vi estos lia proksima
predo. Kaj kiam yaguareté revenos, ĉu vi estas certa,
ke aperos iu cariaí, kiu alfrontos ĝin?
Mi multe gurdadis pri ĉi tiu temo kaj, finfine, suk-
cesis konvinki ŝin kaj ŝi akceptis la monon sed nur,
kiel prunton, kiun ŝi iam redonos.
Mi kulpas pri tio, ke ili ne forkuris kaj mi kulpas an-
kaŭ pri la konsekvencoj okazigitaj de ĉi tiu prokras-
to. Mia piedo pligraviĝis, la febro plialtiĝis kaj min
atakis sveno daŭranta kelkajn tagojn.
Dum la mallongaj lucidaj intervaloj, mia unua vidaĵo
38
estis la bela vizago de Cuñataí Porá envolvita de
kvazaŭaj kotonecaj nebuloj kaj angore premata, sed