Page 100 - heleco-100
P. 100
senintence, disigon, kaj se nia Partio ne prenos la taŭgajn rimedojn, tio okazos iam ajn.
Mi ne volas plu detaligi la personajn trajtojn de la aliaj anoj de la Centra Komitato. Nur
memoru ke la oktobra epizodo kun Zinovjev kaj Kamenev ne estis hazardo, kvankam
ili ne devas esti kulpigitaj pro tio same ke Trockij ne povas esti kulpigita pro siaj
nebolŝevikaj ideoj».
La 4-an de januaro, Lenino diktis apendicon al tiu letero: «Stalino estas tro kruda, kaj
ĉi tiu miso, tolerebla en la rilatoj inter ni komunistoj, estas netolerebla ĉe persono in-
vestita per la posteno de ĝenerala sekretario. Tial mi sugestas al la kamaradoj ke ili pri-
pensu kiel liberigi Stalinon de liaj devoj por elekti iun alian, kiu diferencu de kamarado
Stalino en unu aspekto: ke li estu pli tolerema, lojala kaj ĝentila, pli atentema al siaj ka-
maradoj, malpli kaprica, ktp. Ĉi tiu penso povus ŝajni bagatela kaj sensignifa, sed
ne estas tia se ni rigardas ĝin el la perspektivo eviti disiĝon, konsiderante la rilatojn
inter Stalino kaj Trockij, kiujn mi priskribis supre, kaj ĉiukaze, eĉ se ĝi estas tia, ĝi po-
vas akiri decidan gravecon».
Lenino, do, avertis siajn kunulojn kontraŭ Stalino, kontraŭ la burokrataro kaj kontraŭ
la ŝtataparato. La senesperaj provoj de tiu ĉi mort-malsanulo ĉesigi la danĝeran evo-
luon per diversaj rimedoj (pliigo de la nombro da membroj de la Centra Komitato, kre-
ado de la Kontrol-Komisiono) pruvas ke ĉe la fino de sia vivo li vidis klare la riskojn
derivitajn de apartiĝo de la originaj celoj. Liaj lastaj skribaĵoj samtempe permesas al
ni ekvidi la intiman tragedion de Lenino. Lia blinda memfido estis rompita. Li ekkom-
prenis ke la Revolucio ekhaltis, kaj ke la revoluciuloj estis pli impulsatoj ol impuls-
antoj. Profunda depresio subestis en liaj verkoj.
Fine de decembro de 1922, Lenino kritikis la rusian naciismon de Stalino kaj defendis
la kartvelajn komunistojn. Stalino, kun la kunlaboro de Ordĵonikidze kaj Dzierĵnski,
reprezentantoj de la Centra Komitato, forigis la kartvelajn komunistajn gvidantojn
(Mdivani, Maĉaradse, Zinzadse) el iliaj postenoj, anstataŭigante ilin per subtenantoj
de la rusnaciisma linio. Lenino atakis Stalinon kaj lian subtenantojn pro iliaj rus-
naciismaj pozicioj rilate al Kartvelio, kaj volis alianci kun Trockij por certigi sub-
tenon por la kartvelaj komunistoj. Pri tiu temo de la internaciismaj kvereloj nun-
tempe oni ne pravigas la teniĝon de Lenino kontraŭ Stalino. Lenino, tiom sagaca pri
aliaj aferoj, ne perceptis ke ĉiu naciismo havas ian bazan komponaĵon je elitismo,
kiu, pro ĝia propra naturo, estas kontraŭa al socialismo kaj komunismo. En la krizo de
la soveta reĝimo, ekde 1990, la naciismoj ludis decidan rolon. Estis Lenino mem
kiu, pekante je naiveco, donis sendependecon al ĉiuj naciecoj de la rusa imperio, inklu-
zive Ukrainio. Kaj estis Nikita Ĥruŝĉov, alia naivulo, kiu cedis al Ukrainio la Krimean
duoninsulon (kiu neniam antaŭe estis ukrainia), pensante ke tio plifortigos solidarecon
inter la sovetaj respublikoj kaj favore al la antaŭeniro al la komunismo.
La 5-an de marto de 1923, Lenino diktis leteron al Stalino, minacante rompi ĉiujn rila-
tojn se Stalino ne pardonpetus al sia edzino Nadezda Krupskaja. Li eksciis ke Stalino
malĝentile kondutis al ŝi ĉar ŝi permesis al li skribi leterojn. En la taglibro de liaj sekreta-
rioj oni povas ĉi-rilate legi: «Vladimir Iljiĉ petis mian ĉeeston ĉirkaŭ la 12-a tagmeze,
kaj petis ke mi skribu du leterojn: unu al Trockij kaj la alia al Stalino; la unuan oni devas
100