Page 101 - heleco-100
P. 101
legi al Trockij pertelefone kaj tuj komuniki lian respondon al Vladimir. Li prokrastis
la duan ĉar, “li ne sentis sin bone”. La letero adresita al Trockij tekstis jene: «Kara ka-
marado Trockij! Mi fervore petas al vi ke vi okupiĝu pri la defendo de la kartvela afero
antaŭ la Centra Komitato de la Partio. Stalino kaj Dzierĵynski nun “demarŝas” la aferon,
kaj mi ne multe fidas je ilia objektiveco. Male! Tre trankviligus min se vi alprenus la
defendon. Se ial vi rifuzas, resendu al mi la tutan materialon, kaj tiam mi konsideros
ĉi tiun fakton kiel palpeblan pruvon de via rifuzo».
Trockij respondis ke malsano malhelpis lin okupiĝi pri tio. Do, Lenino diktis la 6-an
de marto -estante tre malsana- mallongan noton al la kartvelaj komunistoj: «Mi tre aten-
tas pri via kazo. Mi estas profunde indignigita pro la krudeco de Ordĵonikidze kaj la
tolerema teniĝo de Stalino kaj Dzierĵnskij. Mi kolektas materialojn kaj preparas dis-
kurson». Ĝi estis la lasta skribo de Lenino. La 9-an de marto de 1923, la tria atako de
apopleksio senmovigis lin en liton. Li pasigis la someron de tiu jaro denove en la urbo
Gorkij. Li ŝajnis resaniĝi denove. La 19-an de oktobro li lastfoje vizitis Moskvon.
Tiam, eĉ li mem devis kompreni ke jam ne plu estis sub lia kontrolo la aferoj al kiuj
li pasie dediĉis sian vivon.
Kiam Lenino devis forlasi sian agadon, la gvidado de la partio pasis al la triumviraro
konsistanta el Zinovjev, Kamenev kaj Stalino. En aprilo de 1923 jam estiĝis la kaŝa bata-
lo por la regado de la organizo inter Zinoviev kaj Stalino, dum Trockij siaflanke entre-
prenis sian propran kampanjon kontraŭ la triumviraro; lia pozicio kiel prezidanto de
la Revolucia Armea Konsilio estis nura honora posteno kiu ne donis al li ŝlosilan
pozicion en la parti-aparato.
La 21-an de januaro de 1924, je la 18:50 horo, forpasis Lenino. La mortatesto deklaris
ke la kaŭzo de la morto estis tre progresinta sklerozo de la cerbaj vaskuloj «pro troa
intelekta agado». La tuja morto-kaŭzo estis apopleksio. Semajnon poste, en frosta janu-
ara tago, kun la fona sono de artileriaj salvoj kaj la fajfado de sirenoj, Lenino estis
portita al por li speciale konstruita Moskva maŭzoleo. Li, kiu tiom multe malamis la
kulton al la personeco, estis enbalzamigita kaj elmontrita al publika omaĝo.
Li lasis post si heredaĵon malfacile demarŝeblan. La afero de la politika povo kiun li
estis atinginta estis objekto de konkurado inter liaj sekvantoj. En tiu konkurado aŭ ba-
talo celante la politikan potencon ne mankis intrigoj, perforto kaj ĉiutipa malnobla
agado, same kiel ofte estis okazinte en aliaj historiaj cirkonstancoj. Tiorilate, la
plejalta celo de la komunismo ne naskis homojn je pli morala kvalito ol tiu de la
sistemoj de klas-ekspluatado.
Ankaŭ la administrado de la Ŝtato kaj la sociekonomika sistemo rezultanta el la
revolucio kiun gvidis Lenino rezultis tre komplika. Ĉar la monda revolucio, pri
kiu li revis, ne realiĝis, la persisto de Sovetunio ĉiam estis subdanĝere. Tamen ĝi
travivis preskaŭ sep jardekojn kaj Duan Mondmiliton.
Sed plej rimarkinda estis la evoluo de la hom-tipo, de la agento aŭ aktivulo, je kiu
Lenino kalkulis por efektivigi la mondan revolucion kaj antaŭenigi la homaron al
la idealo de la Komunismo. Al ĉiuj ĉi cirkonstancoj ni devas dediĉi, kiel epilogon,
iom da atento kaj studo, eĉ se ne tre detale.
101