Page 102 - heleco-100
P. 102
Plurfoje Lenino esprimis timon ke lia afero, la Soveta ŝtato de li kreita, alvenus al fias-
ko. Sed, verdire, la formo de malsukceso kiu zorgigis lin estis la ebleco ke ne okazu la
tutmonda socialista revolucio. Li, ja, eksplicite indikis, per iu el liaj verkoj, ke la So-
veta ŝtato ne estis celo per si mem, sed nur ilo por ebligi tutmondan revolucian proce-
zon destine al la konstruado de la Komunismo. Nu, hodiaŭ, unu jarcenton post la morto
de Lenino, ni vidas ke ne nur oni ne alvenis al tiu idealo de la Komunismo sed eĉ mal-
aperis tiu ilo de la Soveta ŝtato de li pretigita.
Tiorilate ŝajnas ke oni povas verdikti ke estis senutila la tuta verkado kaj aktivado de
Vladimir Iljiĉ, kaj eĉ la revo pri tiu komunista idealo. Iel, la situacio por tion prijuĝi es-
tas simila al tiu de la jaroj post 1815 kiam, post la definitiva malvenko de Napoleono, la
burbona dinastio reentroniĝis en Francio kaj ŝajnis definitive superita la Franca Revo-
lucio. Sed, per la posta disvolviĝo de la historio, oni vidis ke la Revolucio ne estis
senutila, ke la Malnova Reĝimo ne renaskiĝis, kaj ke nenio estos kiel antaŭe.
Same oni povas diri hodiaŭ pri Lenino kaj la frukto de ties zorgado. Neniel la aferoj
estas/os same kiel antaŭ la Rusia Revolucio. La penso de Lenino estas tre aktuala.
La kapitalismo akcentas la trajtojn kiujn li priskribis per sia verko «La imperiismo, plej-
alta stadio de la kapitalismo» kiel produktoj de privata proprieto de la produktad-
rimedoj: totala submetiĝo de la industria kapitalo al la banka kapitalo; detruo de la
produktivaj fortoj kun akcelita senindustriiĝo; fantasta evoluo de la financa spekulado,
kiu ne respondas al ia produktado de varoj, kaj de fikcia kapitalo sub mafiaj formoj;
ega malboniĝo de ĉiuj demokratiaj institucioj profite al tiuj de diktatoraj organizaĵoj
(ekde la Internacia Mon-Fonduso ĝis la Eŭropaj Komisaroj), kiuj ruinigas sektorojn
kaj tutajn landojn per siaj “Planoj de Struktura Alĝustigo”, pro la nesatigeblaj apetitoj
de la financaj merkatoj; sistema malplivalorigo de laborforto kaj ĝia prezo; likvido de
la sociaj rajtoj konkeritaj de la laborista movado; pridubado de la ekzisto de naciaj ŝtatoj
kaj reveno al la feŭdaj regionoj, detrua prirabado de la tuta mondo far la usona imperi-
102