Page 103 - heleco-100
P. 103
ismo, kiu provas instali siajn lakeojn ĉie sub la ŝajno de libera
komerco submetita al siaj interesoj kaj kies armeo, por trudi
ilin, kampanjas super la tuta planedo...
Sed la kapitalista-imperiista ofensivo ankaŭ ne povas flankenlasi
la ideologian batalon por kuraci sin el la ago de eventualaj imit-
antoj kaj sekvantoj de Lenino. La superreganta sistemo tre penas
klarigi ke la komunismo estas/is fiasko, ke oni alvenis al la Fino
de la Historio, kiu ekskludas ajnan ekonomian kaj politikan alter-
nativon al la kapitalismo, la merkato... Ĉi tiu kultura kampanjo
inkluzivas multnombrajn verkojn pri Lenino kaj la soveta reĝimo.
Se por tiuj propagandistoj de la kapitalismo tio kion Lenino signi-
fas estas morta, tamen ili havas ĝin malbone enterigita, entombig-
ita. Atestas pri tio la fakto ke abundas ankaŭ la eldonado de verk-
aro pri Lenino kaj la publika intereso pri lia propra verkaro. La
fantomo de la Komunismo daŭre hantas en la mondo.
Sed temante pri la verkoj kiuj kondamnas la komunismon, al kiuj
oni devas aldoni multajn interretajn filmetojn pri la sama temo, oni
devas memori ke ili ĉiuj insistas pri la koncepto de “totalismo”, tio
estas, ke por alfronti la amasan reziston de la loĝantaro al la cen-
tralizita kaj ŝtata ekonomio, la komunistaj registaroj devis sin
turni al diktatora politiko kun la sekva subpremo de disidentoj. Ne
mankas verkoj, kiel tiuj de Trockij, kiuj atribuas la totalismon kaj
la diktatoran perforton al Stalino, la sukcedinto de Lenino, sed
liberigante ĉi tiun de ĉia respondeco pri la afero.
Sed la temo estas pli komplika. Jam dum la regad-etapo de Lenino
pligrandiĝis la popola malkontento pri la aplikata politiko kaj oni
entreprenis subpremadon kontraŭ la opozicio. La problemo estis ke
la bolŝevikoj moviĝis tra nekonata, neatendita vojo. Lenino kaj ties
kamaradoj estis certaj pri la ideala aŭ fina celo kiun ili volis atin-
gi: la Komunismo, socio sen ekspluatado, sen merkato, sen privata
posedaĵo... sed ne estis receptoj aŭ scenaro por atingi tiun celon.
Pli ĝuste, la scenaro aŭ plano kiun Lenino havis enmense, inkludis
la premison de monda revolucio kiu sekvus la rusian. Manke de tiu
premiso, Lenino estis sufiĉe konfuzita pri tio kion oni devus fari,
kaj ni vidis ke en 1921 li devis radikale ŝanĝi siajn ekonomiajn
planojn (la Nova Ekonomia Politiko), kaj lia frua morto lasis siajn
sukcedintojn eĉ pli konfuzitaj.
Per iu el la skribaĵoj de Lenino verkitaj post 1921, li diris ke la fak-
to ke la proletaro faris la revolucion ne signifas ke ĝi iĝis sankta.
La cirkonstancoj pelis la popolamasojn al socialista revolucio sed
daŭre temis pri la sama popolo kiu adoris la carismon dum multaj
generacioj, kaj ĉiu popolo havas siajn proprajn virtojn kaj malvir-
103