Page 96 - heleco-100
P. 96
ia kontraŭdiro. Ja, estis kialo por ilia elreviĝo pri Lenino kaj ĉi ties bolŝevikoj. Ĉi ties
alvokoj al la revolucia mobiliziĝo de oktobro de 1917 havis ian nekoheran programon.
La abolo aŭ malaperigo de la armeo, la polico, la burokrataro… kaj la starigo de labor-
ista memmastrumado en la industrio, estis tipe anarkiisma programo. Tiu bolŝevisma
propagando povis altiri la simpation kaj apogon de iuj sociaj sektoroj, sed rilate al la
kamparanaro, Lenino pledis por okupacio, alpropriigo de la grandaj farmoj kaj ter-
posedaĵoj fare de la malgrandaj kaj senposedaj kamparanoj. Tiu programero estas nek
socialisma nek anarkiisma. Resume, Lenino promesis nekongruajn celojn al malsamaj
sociaj sektoroj, kaj fine li elrevigis ĉiujn. Estis nenia abolo de la ŝtataj povoj kaj funk-
cioj, tutsimple la bolŝevikoj alprenis ilin. Kaj la kamparanoj devis altekoste pagi per
peniga laboro por subteni la nutradon de la Rusia loĝantaro dum la civil-milito.
Jes, la politikaj kaj priekonomiaj dispozicioj de la bolŝevika regantaro de tiuj jaroj
venis truditaj de la tiamaj cirkonstancoj: interna milito, priekonomiaj premoj far la kapi-
talistaj landoj… Kaj, kiel dirite, la kontraŭdiroj estis ankaŭ en la plendado kaj la ribeloj
de la jaro 1921. Krom tiu de la Kronŝtadta ribelo estis ankaŭ anarkiista ribelo kaj gerila
milito en Krimeo. Nu, laŭ tiuj datumoj oni povis kvalifiki tiun mobilizadon kiel “mal-
dekstra”. Tamen la solvoj kiuj efikis por trankvililigi la loĝantaron estis la dekstremaj
dispozicioj de la NEP. La kompatinda Lenino devis, de tiam kaj dum la malmultaj jaroj
kiuj restis ĝis lia frua morto, elteni la aflikton pro la «paŝo malantaŭen» de la NEP,
kaj eĉ pli grave, la fakto ke por plu teni la situacion oni devis plifortigi la burokrat-
aron –kiun li abomenis– en la ŝtato kaj en la partio. Ni priraportu la kalvarion de la
lastaj jaroj de la vivo de Lenino.
Kadre de la 9-a Kongreso de la Partio (1920) estis kreitaj du novaj opoziciaj grupoj: la
laborista opozicio kaj la demokrataj centralistoj. Ĉar la partia aparato malhelpis la labor-
istojn kontroli la fabrikojn, la partia gvidantaro akiris pli kaj pli da potenco, al kiu
la opozicio postulis pli da rajtoj por la laboristoj, sendependecon de la sindikatoj kaj
pli grandan internan demokration ene de la Partio. Diskutante la rolon de la sindikatoj
evidentiĝis la ega disiĝo de la partiestroj: Lenino kaj Zinovjev kontraŭstaris unuflanke
al Trockij kaj aliflanke al Buĥarin; Sed ankaŭ aperis malsamaj opoziciaj tendencoj.
Aperis tiam profundaj internaj dividoj. Lenino, kiu defendis informliberecon, skribis:
“…necesas ke ĉiuj partiestroj komencu studi kun sereneco kaj precizeco: 1-e, la natu-
ron de la diverĝoj, kaj 2-e, la evoluon de la internaj luktoj... Ni devas studi ambaŭ punk-
tojn kaj postuli la plej eblajn precizajn analizojn, kaj presi ilin por ke ili estu dis-
kutataj de la partoj. Blindaj kredoj estas tipaj je idiotoj...”.
Lenino, kiu dum sia tuta vivo polemikis en internaj partiaj luktoj, bone konis la kialon
de lia pridiskutado: temis pri la maniero fari la revolucion kaj pri la revolucia hom-tipo.
Sed farinte la revolucion, li ne komprenis la kialon de la novaj enpartiaj disputoj.
Se li, agante laŭ sia formulo, studis la temon “kun sereneco kaj precizeco”, li devis veni
al la konkludo ke, estante malpermesitaj ĉiuj partioj escepte la komunista, la konkurado
por atingi politikan povon devis disvolviĝi ene de tiu ununura partio pere de kreado
kaj subtenado de partiaj frakcioj. Tial, en la 10-a Kongreso li prezentis projekton por
unuigi la partion, laŭ kiu frakcioj estis malpermesitaj por malhelpi ĝian disigon kaj efek-
96