Page 97 - heleco-100
P. 97
tivigi la Novan Ekonomian Politikon kun abso-
luta unuanimeco. Kaj tiel estis: la Asembleo mal-
permesis frakciojn, la solan lokon restantan ka-
pablan formi politikan volon. Kun ili malaperis
la lastaj restaĵoj de demokratio. La politikaj ten-
dencoj, kiuj post la malpermeso de aliaj partiaj
formacioj kristaliĝis kaj trovis loĝejon ene de la
Komunista Partio, perdis la lastan laŭleĝan eblon
publike artiki siajn interesojn malsamajn ol tiuj de
la Gvidantaro, alirante al la kreado de frakcioj.
Tiu ĉi dispozicio, estontece, konsistigus la bazon
sur kiu baziĝus la “monolita unueco” de la partio
dum la stalinismo. La partia aparato, finfine, atin-
gis definitivan venkon kun la konsento de Leni-
no, kiu opiniis ke la organizo pli bone venkos la
krizon malpermesante frakciojn ol permesante la
liberan ekzercon de tendencoj ene de ĝi. Fakte,
oni baldaŭ komprenis ke ekzistis alia, multe pli
grava, danĝero: la premo fortigis la aŭtoritaton
kaj potencon de la aparato ene de la partio.
La praktiko pli kaj pli malproksimiĝis el la pro-
grama teorio, kaj la deklaroj de Lenino prenis pli
severajn tonojn, eĉ post kiam la tuja minaco al la
revolucio malaperis post la interna milito. Ko-
mence de 1922, Lenino minacis trakti la menŝevi-
kojn same kiel la “nocajn elementojn” de la caraj
soldatoj. Inter 1921 kaj 1923, la abismo inter la
fakta rusa politiko kaj origine planitaj celoj de
Lenino ampleksiĝis. Dum lia grava malsano (1922
kaj 1923) Lenino intervenis en politiko nur tre mal-
ofte. Signoj de pesimismo kaj rezigno komencis ape-
ri en li. En la 11-a Kongreso, en marto de 1922, la
lasta en kiu Lenino partoprenis, li avertis kon-
traŭ la riskoj de tiu danĝera evoluo. Lia sanstato
rapide malboniĝis. En majo de 1922 li suferis sian
unuan atakon de apopleksio, kiu fakte apartigis
lin el la politiko. Li translokiĝis al Gorkij, urbo
proksime de Moskvo kien li ne revenus ĝis ok-
tobro. La 16-an de decembro okazis la dua atako.
Komence de 1923 li ŝajnis iom resaniĝi. La sek-
voj derivitaj de la kontraŭdiroj inter teorio kaj
praktiko ŝajnis al li ĉiam pli minacaj kaj li provis
97