Page 95 - heleco-100
P. 95

En la jaro 1921, la bolŝevismo spertis decidajn ŝanĝojn kadre de grava socia konvulsio.
          En marto, ribelo kontraŭ la komunista regantaro komenciĝis en Kronŝtadt, iama bolŝe-
          vika fortikejo, postulante “liberajn elektojn al la Sovetoj”. La antaŭan monaton la ĝene-

          rala krizo devigis la porciojn de petrogradaj fabrik-laboristoj reduktiĝi. Kvankam la
          interna milito estis finiĝinta, ne estis tuja plibonigo de la situacio, tial okazis strikoj kaj
          manifestacioj en Petrogrado. La Kronŝtadtaj maristoj montris solidarecon kun la strik-
          antoj, arestis la komunistajn komisarojn de la balta floto, kaj revolucia komitato postu-

          lis liberajn, sekretajn elektojn kaj liberecon de kunvenado kaj de gazetaro; ili postulis
          ankaŭ egalajn porciojn por ĉiuj, liberecon por la metiistoj kaj la et-industrio.
          Ĉi-okaze la atakoj kontraŭ bolŝevismo venis de la maldekstro, kvankam ili ne havis ebl-
          econ sukcesi. La 14.000 viroj de la Kronŝtadt-garnizono senespere batalis ĝis la 18-an

          de marto, sed tiam ili estis disbatitaj per la supereco de la trupoj de la registaro. Por Le-
          nino estis klare ke en Rusio ekzistis nur du eblaj registaroj: la cara kaj la sovetia, tial
          la ribelo povis havi nur kontraŭrevolucia naturo: «Estas neniu kvalifikita por ans-
          tataŭi la bolŝevikojn; eble iuj pensas pri generaloj kaj burokratoj, sed ili jam pruvis

          siajn limigitajn kapablojn. La fakto ke la influo de la Kronŝtadta ribelo estas trotaksata
          kaj subtenata eksterlande signifas ke la mondo estas dividita en du blokojn: ekster-
          landaj kapitalistaj landoj kaj komunista Rusio».
          Tamen, Lenino agnoskis ke la ribelo montris malkontenton ekzistantan en ampleksaj

          sektoroj de la loĝantaro kun la bolŝevika regantaro. La formulo de “militkomunismo”
          estis forlasita tiam, anstataŭigante ĝin per la “Nova Ekonomia Politiko” (NEP). En la
          10-a Kongreso de la partio, en marto de 1921, Lenino anoncis novajn politikajn gvid-

          liniojn: koncesiojn al kamparanoj, komercistoj kaj privataj kapitaloj. La rezolucioj de
          la Asembleo reprezentis, unuflanke, politikan retiriĝon de Lenino kaj, aliflanke, rimark-
          indan limigon de la interna demokratio.
          Ĉar ni alvenis al etapo de kritiko kaj memkritiko ene de la bolŝevismo, ni kuraĝas fari
          niajn proprajn konsiderojn pri la afero (ni ne kuraĝas nomi ilin “kritikoj”). Unuavide

          ŝajnas ke en la malkontento de la rusia loĝantaro, ĉefe la garnizono de Kronŝtadt, estis


                                                             95
   90   91   92   93   94   95   96   97   98   99   100