Page 98 - heleco-100
P. 98
kritike analizi la atingitajn celojn, dum li zorge ekzamenis la estontecon de sia
izolita lando.
Dum la lastaj jaroj de lia vivo, nova etapo komenciĝis en la evoluo de la leninismo. De
1902 ĝis la 1-a Mondmilito, Lenino konstruis tre burokratecan Leninismon. Post la mond-
milito, lia teniĝo konsiderinde ŝanĝiĝis: burokratismo cedis antaŭ la puŝo de anarki-
ismaj ideoj. En tiu periodo Lenino batalis kontraŭ la Ŝtato, la regula kaj konstanta armeo...
kaj ĉiujn privilegion, la ŝtatoficistojn, ktp. Li preferis la spontanecon de la amasoj, kaj
limigis sian rigidan teorion de la elito. Ĉio ĉi kontraŭdiris la malnovan bolŝevismon. Tiu
nova leninismo konsistigis la teorian substraton de la Revolucio. Tamen la kontraŭdiroj
inter la nova realo kaj la planitaj celoj kondukis dum la tuta periodo 1919-1921 al tria
fazo: en ĝi la leninismo estis determinita de praktikaj bezonoj. La diktaturo de la partia
estraro anstataŭis la “diktaturon de la proletaro” teorie proklamitan. Estas indico kiu
subtenas la ideon ke Lenino finfine vidis la egan distancon kiu tiam apartigis teorion
de praktiko. Liaj skribaĵoj kaj notoj de 1922 kaj 1923 ŝajnas memkritiko. Lenino agnos-
kis la disvastiĝon de la burokratismo, la kreskantan potencon de la aparato kaj la
sufokadon de la Revolucio. La dilemo estis ŝajne nesolvebla. Dum la civita milito, la rajtoj
kaj liberecoj de la homoj senĉese limigitaj, la principoj kaj celoj estis oferitaj al la
politikaj kaj armeaj “bezonoj”. La venko kaj la plifirmiĝo de la potenco pruvis, tamen,
ke la leĝaj limigoj generis sian propran leĝon, estis establitaj. La komenca potenco de
la aparato iĝis minaca.
La kritiko de Lenino baziĝis sur lia antaŭa konceptado de demokrata komunismo. Ja, en
1916 li skribis: «La socialismo estas neimagebla sen demokratio dusence: 1) la proleta-
ro ne povos fari la socialisman Revolucion se ĝi ne prepariĝas per la lukto por la demo-
kratio; 2) sen kompleta atingo de demokratio, la socialismo ne certigos sian venkon nek
abolicios la ŝtaton por la homaro». Li devis agnoski la hipertrofion de la burokrataro,
kaj eĉ konfesis: “Nia ŝtato estas invadita de la tumoro de la burokrataro”. Sed oni ne
povis ellasi la burokratojn, jen la kontraŭdiro. Iam li konfesis: “Ni devas uzi malnov-
stilajn burokratojn, kaj ili pagas al ni per plentaŭga burokratio. Mi malamas ilin per mia
tuta koro. Ne al specifaj homoj, kiuj povas esti tre efikaj, sed al la sistemo, kiu parali-
zas kaj koruptas de supre ĝis malsupre”. Li opiniis necesa urĝe entrepreni “la taskon
transformi la ŝtatan aparaton, ĉar ĝi estas senutila”.
La problemo estis ke tiu ŝtata aparato ne estis senutila, sed nepre necesa. Por pli bone
kompreni la naturon de la problemo ni devas konsideri ke en ĉi tiu kunteksto la termi-
no “burokrato” ne signifas nur “administra oficisto”, sed pli ĝuste “specialisto”, tio es-
tas, fakuloj pri ĉiutipaj aferoj: scienco, tekniko, industrio, medicino, armeo, polico, ad-
ministrado, instruado, ekonomio, sociologio… La komunista ŝtato de Lenino bezo-
nis tiutipan personaron tute same kiel la kapitalista ŝtato. La industrio ne funkcius se,
laŭ la iama anarkiista ideo de Lenino, oni lasus la produktadon al la rekta kontrolo kaj
demarŝado far la laboristoj; estas necesaj specialistaj fakuloj pri industria produkt-
ado, kaj same oni povas diri pri ĉiuj ceteraj branĉoj de la socia aktivado. Lenino,
por kontraŭfronti la carajn generalojn kaj oficirojn dum la civita milito devis uzi
98