Page 104 - heleco-100
P. 104
tojn kiuj estas esenca komponaĵo de ĝia naturo. Dum la civil-milito (1917-1921) estis en
Rusio kontraŭjudaj pogromoj same kiel tiuj okazintaj dum la cara regado, kaj tia
perforto foje estis farata ankaŭ de la fortoj apogantaj la revolucion.
Nu, la popola apogo al la revolucio de Lenino estis sufiĉe ambigua. Kamparanoj kaj
industriaj laboristoj havis siajn proprajn emojn kaj esperojn, kaj la problemo de la So-
veta ŝtato estis laŭeble komplezi ĉiujn kongrue kun sia revolucia celo kaj plano.
Kompreneble, la kamparanoj emis la privatan posedadon de la tero, ne la ŝtatan kontro-
lon de la agrokultura produktado, kaj la tuta laboristaro deziris konfortan vivmanieron
kiun ne povis provizi socialista regantaro kies plej urĝa tasko estis organizi rapidan
industriigon de malevoluinta lando. Resume, la celo de la reganta Komunista Partio kaj
la plej necesaj taskoj de la rusia ŝtato eniris en kontraŭdiron kun la plej tujaj emoj kaj
deziroj de la loĝantaro. Oni difinas la politikon kiel «la arto regadi la popolojn». Ĉi tio
signifas ke la regantoj, krom la multaj zorgoj kiujn trudas al ili la demarŝado de la
publikaj aferoj, ili devas atenti ankaŭ pri la anim-stato kaj inklino de la regataj hom-
amasoj. La fakto ke la Soveta regantaro, ĉefe post la morto de Lenino, ne bone sin aran-
ĝis pri tiu afero, estis amplekse profitata por la kontraŭkomunista propagando.
Se la est-maniero de la popoloj persistas eĉ post la revoluciaj procesoj, ankaŭ neŝanĝ-
ebla estas ankaŭ la naturo kaj konduto de la politikistoj mem. Luktoj por la politika
potenco aŭ lidereco estis oftaj en la homa historio, ĉefe kiam la potenco estis nova, ĵus
kreita kaj la formo de sukcedado ankoraŭ ne estas fiksita. Ni konas la luktojn okaz-
intajn inter la posteuloj de Aleksandro la Granda, kaj same inter tiuj de Julio Cezaro. Eĉ
en firme establitaj monarkioj, kun striktaj reguloj de sukcedado, foje okazas luktoj por
la krono, kiuj eĉ iĝas civilaj militoj. Estis iuj el tiaj kazoj en Rusio mem. Kaj io tia
okazis post la forpaso de Lenino. Por heredi ties politikan potencon estis decida poste-
no tiu de Ĝenerala Sekretario de la Partio. Kvankam tiu posteno estis oficiale elektebla
kaj ne estis konsiderita la plej altranga ene de la Soveta ŝtato, Stalino sciis uzi ĝin por
akiri pli kaj pli da potenco kaj iom post iom sufoki ĉiujn opoziciajn grupojn ene de
la Komunista Partio, ĉefe tiujn de Buĥarin kaj Trockij. Ĉi lasta estis la plej elstara
kritikisto de Stalino inter la fruaj sovetiaj gvidantoj. Unue li estis forigita de Sovet-Unio
en 1929 kaj poste murdita en Meksiko en 1940 laŭ ordono de Stalino.
Same tragikan finon havis Buĥarin. Li estis arestita en 1937 kaj juĝita, kondamnita
kaj ekzekutita en 1938 pro lia opozicio al la politiko de Stalino. Por kontraŭfronti la
influon de Trockij kaj Buĥarin en la Partio, Stalino ĝuis la apogon de Kamenev kaj Zi-
novjev, sed ankaŭ ĉi tiuj fine estis arestitaj kaj mort-kondamnitaj, same kiel iliaj gesam-
familianoj akuzitaj kiel konspirantoj kaj malamikoj de la soveta reĝimo. Tia estis la poli-
tika agadmaniero de Stalino. Fakte, dum lia regado estis eliminitaj unu post alia preskaŭ
ĉiuj membroj de la Centra Komitato de la epoko de Lenino. La metodo de Stalino estis la
nomumo de sekretarioj kiuj respondus al li persone kaj senkondiĉe, kaj la manipulado
de liaj kontraŭuloj, sukcesante meti unu kontraŭ la alia. Multaj sinceraj kaj prestiĝaj
komunistoj estis viktimoj de tiuj politikaj purigoj organizitaj de Stalino kun la sola
celo konservi kaj pligrandigi sian politikan potencon. Krome lia regad-etapo karak-
teriĝis pro la troa kulto al lia personeco.
104