Page 99 - heleco-100
P. 99
generalojn kaj oficirojn devenintajn el la iama cara armeo. Lia problemo estis ke la ĉiu-
tipaj specialistoj aŭ burokratoj, kiujn li bezonis por funkciigi sian komunistan
ŝtaton, ne estis komunistoj.
Samtempe ke li maltrankviliĝis pri la ŝtata aparato, Lenino direktis kritikojn kaj atakojn
kontraŭ Stalino, kiu, pro sia rolo de ĝenerala sekretario de la partio, pli kaj pli ĝuis egan
potencon. Lenino havis intencon ĉeesti la 10-an Tutlandan Kongreson de la Sovetoj,
de la 23-a ĝis la 27-a de decembro de 1922. La 15-an de decembro unu el liaj sekretarioj
regis-tris en sia taglibro la jenan enskribon: «Vladimir Iljiĉ vokis je la 8:30 horo, kaj li
diktis al mi leterojn adresitajn al Stalino kaj Trockij (unue per telefono, kvankam poste
li ordo-nis al mi iri al lia domo). Al Stalino, pri la ebleco de lia apero antaŭ la
Kongreso de la Sovetoj; al Trockij, pri la neceso protesti kategorie kontraŭ la provo
forigi iun temon (la ekstera komerco) el la tagordo».
Suferinte sian duan atakon je apopleksio la 16-an de decembro, Lenino perdis ajnan
eblecon influi sur la praktika politiko. Li konis la gravecon de sia malsano, sed malgraŭ
ĉio li diktis leterojn kaj artikolojn; lia kritiko ŝajnis al li nepre necesa. La kuracistoj
konsilis al li ripozi, kaj li donis al ili ultimaton: aŭ ili permesus al li dikti lian tag-
libron ĉiutage dum kelka tempo —tiel li nomis ĝin— aŭ li akceptus neniun kuracadon.
La 24-an de decembro Kamenev, Buĥarin kaj Stalino renkontiĝis kun la kuracistoj kaj
konsentis: «1) Lenino devas rajti dikti dum kvin aŭ dek minutoj, sed ne havi ajnan inter-
ŝanĝon de leteroj. Vizitoj estas malpermesataj. 2) Nek amikoj nek familianoj diskutu
kun li la politikan situacion, por ne doni al li ian kaŭzon por pripenso aŭ nervozeco».
Ĝis marto de 1923, Lenino diktis plurajn leterojn kaj kvin artikolojn. La plej konata es-
tas la Letero al la Partia Asembleo, ankaŭ nomata Testamento. La Taglibro de liaj se-
kretarioj raportas tiurilate: «23-an de decembro. Iomete antaŭ la 8-a horo, Vladimir
Iljiĉ vokis min ĉe lia domo kaj diktis al mi dum kvar minutoj. Li malbonfartis. La kurac-
istoj restis apud li. Antaŭ komenci la dikton li diris al mi: “Mi diktos leteron al la Partia
Asembleo. Skribu”. Kvankam li parolis rapide, estis evidente ke li estis tre malsana.
24-an de decembro. Lenino ordonis al mi iri al lia domo inter la 6-a kaj la 8-a horo. Li
faris al mi severan averton ke tio, kio estis diktita hieraŭ kaj hodiaŭ, estis absolute kon-
fidenca, kaj li ripetis tion al mi plurfoje. Li postulis, do, ke tio skribita, estu konservata
en speciala loko kaj ricevu konfidencan zorgon. Poste li diktis dekreton».
Per sia Testamento Lenino polemikis kun la gvidantoj de la Partio, ĉefe kun Stalino kaj
Trockij. Ni citu lin: «Mi pensas ke en la afero pri stabileco iuj anoj de la Centra Komita-
to kiel Stalino aŭ Trockij estas decidaj. Miaopinie, iliaj reciprokaj rilatoj reprezentas
egan riskon de disigo, kiun oni povus eviti, inter aliaj rimedoj, per pliigo de la nombro
da membroj de la Centra Komitato al 50 aŭ 100 homoj. Kamarado Stalino, pro sia rolo
de ĝenerala sekretario, koncentris enorman povon en siajn manojn, kaj mi ne certas ke
li ĉiam uzos ĝin modere kaj zorge. Aliflanke, kamarado Trockij estas tre valida kaj el-
stara homo, kaj tion li pruvis en sia lukto kun la Centra Komitato pri la afero de la Po-
pola Komisariato pri Komerco. Persone, li eble estas la plej kapabla membro de la nuna
Centra Komitato, sed li estas ankaŭ homo tro aroganta kaj ligita al pure administraciaj
rimedoj. Ĉi tiu persona bagaĝo de la du gvidantoj de la Centra Komitato povas kaŭzi,
99