Page 106 - heleco-100
P. 106
En la ikonografio de la reĝimo superabudis portretoj de Stalino en la presaro kaj en ĉiuj
publikaj centroj. Por reliefigi lian rolon kiel sukcedinto de Lenino oni uzis ne nur fot-
aĵojn en kiuj aperis kune ambaŭ lideroj sed krome oni faris pentraĵojn en kiuj aperis
Stalino apud Lenino en situacioj kaj aktoj ne historie realaj, kaj eĉ oni retuŝis aŭ mani-
pulis antaŭe ekzistintajn fotojn kaj pentraĵojn por enmeti en ilin bildon de Stalino apud
Lenino aŭ forigi bildon de Trockij el lokoj kie ĉi tiu reale staris apud Lenino.
Eble tiom da emfazo reliefigi la statuson de Stalino kiel la sukcedinto de Lenino estis
pro la fakto ke ĉe ia momento li devis entrepreni grandan ŝanĝon en la ekonomia politi-
ko kiun Lenino estis adoptinta en 1921. Ja, en 1928 Stalino devis meti finon al la t. n.
Nova Ekonomia Politiko (NEP). Tiu politiko signifis bremsi la kolektivig-procezon kaj
permesi ioman gradon je merkat-funkciado. Ĉi tio estis trudita, kiel ni vidis, de la mal-
kontento de la civitanoj pro la malabundo je nutraĵoj. Sep jarojn poste, oni perceptis
la problemojn kreitajn de la nova politiko, kio ankaŭ generis socian maltrankvilon, ĉar
la sociaj diferencoj komencis kreski kaj estiĝis certa grado je senlaboreco. Ambaŭ tipoj
de ekonomio, la ŝtata aŭ kolektiva, kaj la privata aŭ de merkato, produktis popolan
rifuzon kaj malkontenton. Se la politiko estas la arto regi la popolojn, ni devas noti ke
estas malmultaj artistoj en la politika klaso. Lenino ne majstris tiun arton, sed la kazo
de Stalino estis multe pli malbona.
Stalino entreprenis procezon de deviga kolektivigo de tuta agrikulturo kaj ŝtata inter-
veno en ĉiuj ekonomiaj branĉoj. La longdaŭra aplikado de tiu politiko generis pro-
blemojn kiujn la stalinismo nek sciis, nek povis, nek volis solvi. La problemo estas ke
la homoj, laŭ nia naturo, estas egoistaj. Ni ne havas naturan inklinon al egaleco sed
al dominado kaj posedado. Tial, ia ŝtata, egaleca, senmerkata ekonomio ne stimulas
produktivecon sed stagnadon. Sekve de la agrara kolektivigo demarŝita de la reĝimo
de Stalino en 1928, iujn jarojn poste, 1930-32, regis ega malsato en Sovetio. Tiam ne
estis korektado de la entreprenita ekonomia politiko. Por alfronti la pasivan reziston
de la kamparanaro oni entreprenis subpreman politikon kiu inkludis areston de multaj
miloj da homoj kaj ilian enfermon en koncentrejoj (gulagoj), same kiel severajn
punojn, inkluzive je morto.
La amaso da agentoj necesaj por efektivigi tiun subpremadon kaj perforton estis la tiamaj
membroj de la Komunista Partio. Ni dediĉu iom da atento al la evoluo kiun la kondiĉo
de komunisto, membro de la Komunista Partio, spertis dum tiuj jardekoj. Nia sekvado
de la biografio de Lenino permesis al ni vidi la aperon aŭ konkretiĝon de la homa tipo
difinita kiel “bolŝeviko”, speco de aktivulo kiun Lenino priskribis per iu el siaj unuaj
verkoj: “Kion fari”. Temas pri aktivuloj konsciaj pri la sociaj problemoj kaj kiuj volis,
surbaze de la marksisma teorio, konstrui senklasan socion en kiu efektiviĝos egaleco
kaj definitive malaperus ĉia ekspluatado de homo far homo. La personaj trajtoj de ĉi
tiu tipo je aktivulo estus: plena dediĉo al organizado de la socia revolucio, disciplino,
kamaradeco, dediĉo al la studo de la realo por ĝin ŝanĝi, rezisto al senkuraĝiĝo, preteco
riski por atingi la celon... Eĉ kun tiaj homoj estus malfacile, aŭ tute neeble, fari la revo-
lucion, sen la kondiĉoj kreitaj de la Unua Mond-Milito. Ĉiukaze, tiu tipo je komunistaj
106